Albert Soboul: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 8:
Post la [[Liberigo de Parizo|Liberigo]] en 1945, Soboul realiĝis al sia posteno de instruisto en la mezlernejo de Montpellier. Tie li partoprenis en la Komitato Francio-Hispanio (helpe al hispanaj ekzilitoj post la [[Hispana Enlanda Milito]]) kaj kreis [[Popola altlernejo|popolan universitaton]]. Estis nomumita poste instruisto en la mezlernejo Marcelin-Berthelot de Saint-Maur-des-Fossés, apud Parizo, kaj poste en la mezlernejo Henri IV de Parizo. Soboul ekamikiĝis kun la elstara historiisto [[Georges Lefebvre]] kaj preparis, sub lia direktorado, sian disertacion pri ''Les [[sans-culottes]] parisiens en l'an II'', publikigita en 1958. En 1959 li estis nomumita kunprezidanto de la «Société des études robespierristes», kun sidejo en [[Sorbono]], kaj vicprezidanto de la revuo ''Annales historiques de la Révolution française''. Soboul aliĝis al la Université Blaise Pascal de [[Clermont-Ferrand]] en 1962, kaj en 1967 li akiris la katedron de «Historio de la Franca Revolucio» en la Sorbono kie li direktoris sian «Instituton de historio de la Franca Revolucio». Li organizis doktorigajn kursojn por multaj estontaj historiistoj de la Franca Revolucio.
Dum la venontaj jaroj, li publikigis nombrajn prihistoriajn verkojn kiel ''La Civilisation et la Révolution française'', kaj kiel esploristoj li organizis kaj partoprenis en internaciajn parolrondojn, kaj en Francio kaj eksterlande, kaj oni tradukis multajn de liaj esploroj. Ekzemple pri [[Babeuf]] kaj la problemoj de babeufismo organizita en Stokholmo en 1960, li kunlaboris, kun du historiistoj, por la unua eldono de la kompletaj verkoj de Babeuf. Li reeldonis faksimile verkojn de Anacharsis Cloots, de [[Camille Desmoulins]] kaj de la [[Henri Grégoire|abato Grégoire]].
{{redaktata}}
|