Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 742:
 
-- Kore Salutas [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 16:10, 21 okt. 2019 (UTC)
 
== Nomenklaturo pri prefiksoj en ĥemio ==
 
Dankon pri via forta ĉirkaŭbrako kaj ricevas ankaŭ saluton kaj fortan ĉirkaŭbrakon de mi. Viaj kunlaboraĵoj por la disvolvado de la Esperanta Vikipedio estas pli gravaj ol la kompreno de iu radikalo. Mi volas diri ke mi admiras viajn klopodojn multe pli ol vi povas admiri miajn laborojn. Ni kunigu niajn fortojn por igi Vikipedion grandan enciklopedion. Pri vi same kiel pri mi la komunumo de nia Vikipedio ne ĉiam konsentas kun ĉiujn enhavoj de ĉiuj el niaj verkoj, tamen laŭ la regulo de Vikipedio, oni devas sekvi la decidojn de la majoritato, eĉ se laŭ nia propra vidpunkto ni pravas. Mi tute komprenas vian reagon antaŭ tia frustriĝo, kiun mi ankaŭ spertas. Sed ni devas resti pozitivaj kaj daŭre plu labori. Aparte por vi, kiam mi vidas la altkvalitojn de viaj fakaj artikoloj. Pri la sola vidpunkto laŭ kiu ni ne akordas: se vi alligas al la artikolo [[Vikipedio:Alinomendaj artikoloj]] sub la temo [[sulfura dioksido]], vi vidos ke nia komunumo preferas sekvi la [[PIV]]-vortaron kaj uzi la prefikson '''di-''' ol ''du-'' pri ĥemiaj kombinaĵoj. Komence la du opcioj egalis por mi, sed la komunumo decidis sen iu ajn dubo por unu prefikso, kaj mi devas sekvi la majoritaton por la bona kaj kohera kvalito de nia Vikipedio. Do bonvolegu daŭrigi vian kunlaboron al Vikipedio, kun miaj stimuloj. Amike [[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 14:35, 24 nov. 2019 (UTC)