369-a infanteria regimento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''369-a infanteria regimento''' - iama '''15-a Novjorka Nacia Gvardia Regimento''' (''15th New York National Guard Regiment'') – estis la unua usona regimento dum la unua mondmilito, kiu konsistis el afrikdevenaj usonanoj (nigruloj).
 
La 369-a infanteria regimento estis fondita la 2-an de junio [[1913]] en la [[Novjorka Armea Nacia Gvardio]] kiel la [[15-a novjorka infanteria regimento]]. Ĝi estis organizita la [[29-an de junio]], [[1916]] de [[Novjorko]] kaj estis donita al federacia servo dum somero de [[1917]] ĉe [[Camp Whitman]], Novjorkio. La regimento trejnis sin en la Novjorka areo, ĉe kampo Wadsworth en [[Spartanburg]], [[Sud-Karolino]], kie tuŝis ilin rasismo. La 15-a infanteria regimento estis ubigita al [[185-a infanteria brigado]] (decembro 1917), kiun komandis kolonelo William Hayward, membro de la „Union League Club of New York”, kiu sponsoris la 369-an regimenton kiel koloran usonan infanterion.
 
Post la alveno de la soldatoj, la regimento devis servi kaj ne batali. La 15-a regimento estis transformita la 1-an de marto 1918 al 369-a infanteria regimento, sed ili devis plu servi en nebatalaj aferoj. Oni decidis pri ekbataligo de la regimento la 8-an de aprilo. La soldatoj post finiĝo de la bataloj revenis en Usonon kaj ili estis malservigitaj la 28-an de februaro 1919.