Ohře: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
== Situo kaj fluo de la rivero ==
La rivero Ohře / Eger forkondukas akvon de la tuta ĉeĥa parto de [[Ercmontaro]]. Ĝi fluas tra la valo, kiu disigas Ercmontaron de Doupov-Montaro (Montaro de Duppau). Ĝi fontas en [[Bavario]], fluas preter la urboj [[Cheb]] (germane Eger) kaj [[Sokolov]] (Falkenau an der Eger) kaj ĉirkaŭfluas la historian urbeton kaj burgon [[Loket]] (Elbogen), kie ĝia river-meandro havas formon de "kubuto" (ĉeĥe: loket, germane: Ellbogen). Poste la rivero pasas la [[Svatos-rokaroSvatoŝaj rokoj|Svatoŝajn rokojn]]n (Hans-Heiling-Felsen).
 
La rivero fluas pluen al [[Karlovy Vary]] (Karlsbad) en kies areo estas la [[Akva rezervujo Skalka]], tuŝas la urbon [[Ostrov]] (Schlackenwerth), trairas pitoreskan valon sub la [[Roko de Šemnice]] (Hermannstein), trafluas la banlokon [[Kyselka]] (Gießhübl-Sauerbrunn), la vilaĝon [[Radošov]] (Rodisfort), direktiĝas al la urboj Klášterec nad Ohří kaj [[Kadaň]] (Kaaden), tiam la urbo [[Žatec]], [[Postoloprty]], [[Louny]], [[Libochovice|Liboĥovice]] kaj apud la urbo [[Terezín]] (Theresienstadt) ĝi enfluas en la ĉefan riveron de Ĉeĥa respubliko - en Labe (germane Elbe, esperante: [[Elbo (rivero)|Elbo]]).