Adolf Schmidt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonis gravajn faktojn, aldonis kategoriojn
e informkesto homo
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:Adolf_Schmidt.png|eta|Adolf Schmidt]]
'''Adolf SCHMIDT''' {{Prononco|Adolf Ŝmit}} (naskiĝis la [[23-an de julio]] [[1860]] en [[Breslau]], nuntempe: [[Vroclavo]], [[Pollando]], mortis la [[17-an de oktobro]] [[1944]] en [[Gotha]], [[Turingio]]) estis [[Germanio|germana]] [[geofiziko|geofizikisto]], [[germana esperantisto|esperantisto]] kaj [[pacifisto]].
 
Lia ĉefa esplor-objekto estis la [[Geomagnetiko|termagnetismo]]. Li teorie kaj praktike baze kontribuis al evoluo de sia scienca fako. La Geomagnetikan Observatorion en [[Potsdamo]] (ekde 1930 Adolf-Schmidt-Observatorio en [[Niemegk]]) li gvidis 1902-1928 al mondvaste akceptita alta nivelo. Li publikigis diversajn geofizikajn fakverkojn en Esperanto kaj krome informis germanlingve pri la Internacia Lingvo..
 
Schmidt lernis Esperanton en 1898 en Gotha kaj kune kun [[Alfred Hermann Fried]] (1864-1921) preparis en 1902 la fondon de Esperantista grupo en [[Berlino]], kiun li post foriro de Fried el Berlino en 1903 fondis kune kun la svisa ĵurnalisto [[Jean Borel|Jean Bore]]<nowiki/>l (1868–1946), la gimnazia direktoro kaj pioniro de naturprotektado [[Wilhelm Wetekamp]] (1859-1945) kaj aliaj Esperanto-amikoj sub aŭspicio de [[Deutsche Friedensgesellschaft|Deutschen Friedens-Gesellschaft]] (DFG- Germana Porpaca Societo). Schmidt estis prezidanto de la grupo (1903-1908) kaj ekde 1908 honora prezidanto.
 
== Bibliografio (ne kompleta) ==