Katzhütte: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
}}
'''Katzhütte''' estas komunumo en [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[distrikto Saalfeld-Rudolstadt]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Turingio]], kaj krome estas parto de [[komunumaro (Germanio)|komunumaro]], do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata ''[[Verwaltungsgemeinschaft Bergbahnregion/Schwarzatal]]''. Fine de la jaro [[{{#time: Y | {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Turingio||STATO}}}}]] la komunumo havis {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Turingio|{{#property:p439}}}}}} loĝantojn.
== Historio ==
La hodiaŭaj limoj komunumaj estiĝis per la enkorpigo de la najbara komunumo Oelze en julio 1950.<ref>Herbert Kühnert, Rudolf Ruhe: ''Die geschichtliche Entwicklung der Landkreise Rudolstadt und Neuhaus a. R.'' En: ''Rudolstädter Heimathefte.'' Bd. 2, Heft 3/4, 1956, ISSN 0485-5884, p. 90–101.</ref> Tiam loĝis surloke ĉ. 3800 homoj. Post la kuniro la nombro de la enloĝantaro ege malkreskis; je la fino de 2004 loĝis tie ĉi ankoraŭ 2197 uloj, en 2012 nur 1486 homoj.
 
En la 23.12.1595 [[lepsiko|lepsika]] entrepreno metalfandaĵsegregacia ricevis fare de la [[schwarzburg]]aj grafoj Günther kaj Hans Günther la permeson starigi en ĝis tiam malsetlita loko en la valo Rosenthal apud la enfluo de Katze en Schwarza fandaĵsegregacian centron. Inter la kompanianoj estis Wolf von Lindenaŭ la pli maljuna, Arnt Preun, Theobald Preun kaj Markus Merten. La konstruo de la unuaj ejoj komenciĝis en aprilo 1566. La fabriko ''Hütte an der Katze'' aŭ ''Katzenhütte im Rosenthal'' estis ankaŭ nomdonanto de la tuta vilaĝo.<ref>Thüringer Staatsarchiv Rudolstadt, Kanzlei Rudolstadt, Nr. E XI Nr. 87, Privilegiricevo pri fabrikstarigo.</ref> Eĉ pli malnovaj skribaĵoj en ekleziaj libroj de la komunumo [[Meuselbach]] atestis la nomon ''Gräntzhaus'' por la sama areo.
La fabriko pritraktis tenoriton (nigran kupron) venantan el la regiono de [[Mansfeld]]. De tio oni per divido faris pretan kupron kaj arĝenton. Post la kadukiĝo de tiu ĉi uzino la nova fer-martelego sekurigis la vivperlaboron de tre multaj el la lokuloj.
 
La ampleksaj arboroj donis ankoraŭ en la 14a jarcento kaŝejojn al ursoj, cervoj kaj aliaj bestoj kaj pro tio troviĝis ĉe Wurzelberg-monto duka ĉasdomo. En 1786 estis ankoraŭ proksime reĝaj agloj kaj brunaj ursoj kaj en 1810 mortpafitis la lasta [[linkso]] kaj en 1820 la lasta lupo. Okaze de kortega ĉasamuziĝo en 1581 pafitis dum unu semajno 266 cervoj. La arbaro liveris al la arbaragrikulturistoj la fojno, al la metiistoj lignokarbon. La flosistoj transportadis la lignon envalen. Dehakistoj, karbistoj kaj flosistoj sekve estas multaj laŭprofesie. tie ankaŭ faritis la unuaj provoj pri produktado de porcelenaĵoj ĉirkaŭ la jaro 1759a. Tio estas en kunteksto kun la feruzinestro [[Johann Wolfgang Hammann]]. Baldaŭ poste Hammann translokigis la produktadon al [[Neuhaus am Rennweg|Neuhaus-Wallendorf]]. Tie la Wallendorf-porcelanaĵoj famiĝis ne nur medie sed pluse en pli foraj regionoj. La Sinjorara domo konstruitis en 1760 de Hamann. Nur en la 19a jarcento alvenis novaj fabrikoj, kaj aparte gravis ekde 1864 la porcelanaĵfabriko Hertwig kiu funkcias ĝis hodiaŭ.
 
Antaŭ la daŭra setlo estis jam konataj kelkaj orientiĝaj kaj limaj punktoj. Unue menciitis en 1229 la rivero [[Oelze (rivero)|Oelze]] sub la nomo ''Ulsna''.<ref>Otto Dobenecker: ''Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae.'' Band 3: ''(1228–1266).'' Gustav Fischer, Jena 1925, [http://archive.thulb.uni-jena.de/hisbest/rsc/viewer/HisBest_derivate_00004797/ThG_135708095_Regesta_1925_03_0025.tif p. 17, Nr. 81].</ref>, en 1366 Wenigen Wolgast (Kleine Wulst) kaj Weiße Schwarza<ref>Herbert Kühnert: ''[http://zs.thulb.uni-jena.de/rsc/viewer/jportal_derivate_00163673/SBB_02_1930_01.tif Flurnamen des Oberen Schwarzagebietes im Jahre 1366].'' En: ''Schwarzburgbote.'' Nr. 2, 24.1.1930, ZDB 1448344-0.</ref>. La loko Katzhütte entndiĝas multajn kilometrojn tra la valoj de Katze, Oelze, Masse kaj Sĉwarza. La etaj, per ardezo kovritaj domoj seninterrompe sterniĝas ĉe la montodeklivo en la supera Saale-valo. Ĝis 1918 apartenis Katzhütte al la Supera administrujo de la Princlando [[Schwarzburg-Rudolstadt]].
 
Dum la [[Dua mondmilito]] 52 punlaboristoj el [[Pollando]] kaj [[Sovetio]] aktivis en la labortendaroj eosteŭropulaj.
 
[[Dosiero:Rathaus Katzhütte.JPG|eta|maldekstra|300px|<center>la komunuma administrejo]]