Marc Seguin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Li ankaŭ perfektigis same la strukturan sistemon de la pendopontoj, pretaj por trapasigi riverojn de ajna larĝo pere de metalaj kabloj. Lia unua ponto estis strukturo de ĉirkaŭ 18 m, super la Cance, nome rivero kiu fluas tra lia naskurbo, Annonay.
 
La pendoponto plej antikva konstruita de la firmao de Marc Seguin kiu ankoraŭ servas, estis konstruita en 1827 kaj estas en Andance. La ponteto Saint-Symphorien konstruita en 1847 en Tours, same kiel la ponteto Marc-Seguin konstruita en 1849 je malmultaj centoj de metroj de la unua ponto de [[Tournon]], ankoraŭ servas.
 
Li ankaŭ kontribuis per multaj aliaj inventoj en la realigo de [[piliero]]j, speciale por la fruaj spertoj de la enmeto de cemento subakve.
 
Li partoprenis en la origino de la [[fervojo]] de la linio Lyon-Saint-Étienne, nome la dua konstruita en Francio. En tiu linio cirkulis la unuaj francaj lokomotivoj konstruitaj de Marc Seguin baze sur la lokomotivoj de George Stephenson, kiujn li ekipis per sia invento, nome la tuba kaldrono, kio multobligis sese la potencon generitan de tiuj maŝinoj: la boligo estis atingita de la cirkulado de la gasoj el la fajro tra la "fajrtuboj" trapasante la hejtilon.
 
Li estis elektita membro de la [[Akademio de Sciencoj de Francio]] en 1845.
{{redaktata}}