Komunisma Partio de Granda Britio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Komunisma Partio de Granda Britio''', nome ''Communist Party of Great Britain'' (CPGB), estis [[Britio|brita]] [[komunisma partio]] kiu estis la plej granda komunisma partio en [[Granda Britio]], kvankam ĝi neniam iĝis homamasa partio kiel tiuj de [[Franca Komunista Partio|Francio]] kaj [[Itala Komunista Partio|Italio]]. Ĝi ekzistis el 1920 al 1991.
 
[[dosiero:Arthur MacManus.jpg|eta|maldekstra|<center>[[Arthur MacManus]], kunfondinto kaj unua prezidanto de la partio]]
Fondita en 1920 pro la kunigo de kelkaj pli malgrandaj marksismaj partioj, tiu partio akiris subtenon de multaj socialismaj organizoj kaj komitatoj de laboristoj dum la periodo post la [[Unua Mondmilito]] kaj la Rusia [[Oktobra Revolucio]]. Multaj ministoj aliĝis al la partio en 1926 kaj 1927 post la [[Ĝenerala Striko de 1926]]. En 1945 du membroj de la Komunisma Partio atingis sidlokojn en la ĝenerala balotado kiel [[Parlamentano]]j. El 1945 al 1956 la partio estis sur la pinto de sia influo. Sed poste suferis sian plej grandan perdon de membreco post la [[Hungara revolucio de 1956]]. Post la [[Dissolvo de Sovetunio]] en 1991, la [[Eŭrokomunismo|eŭrokomunisma]] estraro de la partio decidis dismunti la partion, establante la [[pensfabriko]]n Demokratia Maldekstro. La kontraŭ-eŭrokomunisma frakcio estis lanĉinta siaflanke la establon de la [[Komunista Partio de Britio]] en 1988.