Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 243:
 
=== Moderna epoko ===
{{Ĉefartikolo|Ekonomia historio de Francio|Franca Renesanco}}
Post la murdo de [[Henriko la 3-a (Francio)|Henriko la 3-a]] pro fanatika [[monaĥo]] en [[1589]], la domo de Valois formortis. La nova reĝo, [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]], estis eksprotestanto kaj li devis [[Katolikismo|katolikiĝi]] por fariĝi reĝo. Lia reĝeco markis la komenciĝon de nova [[dinastio]], la [[Burbonoj]]. Kun la helpo de sia fidela ministro [[Maximilien de Béthune|Sully]], Henriko la 4-a sukcesis plifortigi sian reĝlandon post la dolora periodo de la religiaj militoj. Kiam li estis murdita en [[1610]] de [[François Ravaillac]], lia filo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] heredis potencan kaj prosperan teritorion. Tamen Ludoviko estis relative senvola, kaj plejmulto el la politikaj aferoj estis do fakte traktitaj de lia potencega ĉefministro, la [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|kardinalo Richelieu]], kiu sukcese kvietigis la plej tumultemajn sinjorojn.