Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 244:
=== Moderna epoko ===
{{Ĉefartikolo|Ekonomia historio de Francio|Franca Renesanco}}
Post la murdo de [[Henriko la 3-a (Francio)|Henriko la 3-a]] profare de fanatika [[monaĥo]] en [[1589]], la domo de Valois formortis. La nova reĝo, [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]], estis eksprotestanto kaj li devis [[Katolikismo|katolikiĝi]] por fariĝi reĝo. Lia reĝeco markis la komenciĝon de nova [[dinastio]], nome la [[Burbonoj]]. Kun la helpo de sia fidela ministro [[Maximilien de Béthune|Sully]], Henriko la 4-a sukcesis plifortigi sian reĝlandon post la dolora periodo de la religiaj militoj. Kiam li estis murdita en [[1610]] de [[François Ravaillac]], lia filo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] heredis potencan kaj prosperan teritorion. Tamen Ludoviko estis relative senvola, kaj plejmulto el la politikaj aferoj estis do fakte traktitaj de lia potencega ĉefministro, la [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|kardinalo Richelieu]], kiu sukcese kvietigis la plej tumultemajn sinjorojnsenjorojn.
 
La filo de Ludoviko la 13-a, [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], fariĝis reĝo de Francio en [[1643]], sed lia patrino [[Anno de Aŭstrio]] regadis ĝis la [[7-a de septembro]] [[1651]], kiam la francaj instancoj agnoskis, ke la reĝo estis nun sufiĉe aĝa por ekregi. La reĝeco de Ludoviko la 14-a estasestis kaj glora kaj malfacila periodo por Francio. La multaj militoj ordonitaj de tiu ĉiopova monarko, ekzemple la [[Sukceda Milito de Hispanio]] ([[1701]]-[[1714]]), ja ebligis grandege plifortigi la francan influon en [[Eŭropo]] per la gajno de novaj teritorioj ĉe la [[Pireneoj]], la [[Rejno]] aŭ ĉe [[Nordo-Kaleza Markolo]]. Plie, Ludoviko la 14-a definitive submetis la francan nobelaron kaj kunvenigis ĝin en la nova [[kastelo de Versajlo]], kie li povis efike prigardi ĝin. Tamen, la grandiozeco de la reĝa kortego forte kontrastis kun la mizereco de la loĝantaro.
 
La francoj estis do iel malpezigitaj, kiam [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]], pranepo de la antaŭulo, ricevis la kronon en [[1715]]. Malgraŭ katastrofaj malsukcesoj alilande, ekzemple kun la perdo de la francaj kolonioj en [[Kanado]] kaj [[BaratoHindio]] post la [[Sepjara milito]] ([[1756]]-[[1763]]), la reĝado de Ludoviko la 15-a estasestis precipe prestiĝa kulture kaj beletre, danke al kelkaj spritegaj pensuloj kiel [[Voltaire]], [[Jean-Jacques Rousseau|Rousseau]], [[Montesquieu]], [[Denis Diderot|Diderot]] kaj [[Jean le Rond d'Alembert|d'Alembert]]. Ĉiuj tiuj [[Filozofio|filozofoj]] havis gravan influon sur la ĉefideologioj de la [[Franca Revolucio]].
 
=== Franca Revolucio kaj 19-a jarcento ===