Franca lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 87:
; '''1000.''' : En '''[[1066]]''', franclingvanoj atakis kaj regis [[Britio]]n, profunde influonte la disvolviĝon de '''la angla''', kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la [[Kanto de Roland]]. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas [[Malnova franca lingvo]] kun [[ISO 639]]-kodo fro.
 
; '''1500.''' : Dum '''1200–1900''', la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la [[oficiala lingvo]] en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon[[latino]] ĝis foje la 19-a jarcento). La [[Regularo de Villers-Cotterêts]] estas jura dokumento subskribita de [[Villers-Cotterêts]] (en la nuna departemento [[Aisne]]) inter la 10a kaj la 15a de aŭgusto 1539 fare de la reĝo de Francio [[Francisko la 1-a]], registrita en la Parlamento de Parizo la 6an de septembro 1539. Tiu regularo estas la jura teksto plej antikva kiu ankoraŭ estas valida en Francio, ĉar ties artikoloj 110a kaj 111a (pri la franca lingvo) neniam estis nuligitaj. Ĝi estas partikulare konata ĉar estis la unua kiu establis la unuarangecon kaj la ekskluzivecon de la franca en la [[dokumento]]j rilataj al la publika vivo; fakte, cele al la faciligo de la kompreno de la agado de la administracio kaj de la justico, tiu regularo devigas al la redakto de la dokumentoj en tiu lingvo. Same, la franca iĝis la oficiala lingvo de la francaj juro kaj administracio, anstataŭ en latina aŭ en la aliaj lingvoj de la lando.
 
; '''Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.''': La franca estis la internacia lingvo de [[kulturo]] kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1871 iu aŭdis la Germanimperian [[Vilhelmo la 1-a (Germana Imperiestro)|Vilhelmo la 1-a]], kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro [[Bismarck]] france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj [[sciencisto]], loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.