Leonard Bloomfield: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Rimarkoj de Bloomfield pri Esperanto: Malĝusta aserto pri ne-ekzisto de denaskuloj. Krome Bloomfield ŝajne ne konsideris la Bulonjan Deklaracion kaj ankaŭ ne la jam ekzistantan literaturon en Esperanto.
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Leonard Bloomfield''' (* 1-a de aprilo 1887 en Chicago, Illinois; † 18-a de aprilo 1949 en New Haven) estis usona lingvisto kaj la ĉefa reprezentanto de la usona [[strukturismo]] en [[lingvistiko]]. Lia ĉefa verko "Language" (lingvo) estas kelkfoje konsiderata kiel la ĉefa lingvistika verko de la 20-a jarcento<ref>Charles F. Hockett: Foreword. In: Leonard Bloomfield: Language. Ed. by Charles F. Hockett. Chicago: The University of Chicago Press, 1984, p. ix–xiv, ĉi tie: p. xiii.</ref>.
 
== Esperanto ==
 
En sia verko ''Language'' (1-a eldono 1935) Bloomfield traktas ankaŭ Esperanton. Li asertas tie, ke ne ekzistus Esperanto-indiĝenoj aŭ -denaskuloj, kiujn oni povus demandi pri la lingvo-uzo: ''In the semantic sphere, especially, we can scarcely hope to set up a rational or stable scheme; there are no natives to whom we could go for decisions''<ref>[https://books.google.de/books?id=iqg7hUcRzPIC&pg=PA506&dq=Esperanto+inauthor:Bloomfield+inauthor:Leonard&hl=de&sa=X&ved=0ahUKEwitoqGx24jmAhWS4XMBHXDuCioQ6AEILDAA#v=onepage&q=Esperanto&f=false Leonard Bloomfield. Language]. Delhi (Motilal Banarsidass), 1996, p. 506-507</ref> (en la semantika sfero speciale ni apenaŭ povas esperi establi racian aŭ stabilan skemon; ne ekzistas indiĝenoj/denaskuloj, al kiuj ni povus turniĝi por decidoj). Evidente Bloomfield ne konis la realon de Esperantujo: La unua Esperanto-denaskulino naskiĝis jam en 1904; raportoj pri denaskuloj publikiĝis ekde 1921<ref>Vd. Butler, M.C. (1921); laŭ [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|Corsetti, 1996: 265]].</ref>. Krome pri Esperanto oni ne turniĝas al denaskuloj, kiel eble en aliaj lingvoj - la [[Deklaracio pri Esperanto]] ([[Bulonjo]], 1905) detaligas ke ''kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.'' Krome ''pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verko de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.'' Ŝajnas ke Bloomfield ne konsideris tiun tre bazan dokumenton de la lingvo Esperanto. Aldone por prijuĝi la menciitan eventualan ekziston aŭ ne-ekziston de racia aŭ stabila skemo en la semantiko estus kompreneble pli konvene rigardi la ĝis tiam jam ekzistantan literaturon en Esperanto (eble dumilo da libroj, plurcentoj da literaturaj verkoj) kaj studojn pri ĝi; anstataŭe Bloomfield nur spekulaciis senbaze.
 
== Referencoj ==