Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 97:
En 1919, Alceste de Ambris kaj [[Futurismo|futurisma]] movadestro [[Filippo Tommaso Marinetti]] verkis ''Il manifesto dei fasci italiani di combattimento'' (nome ''Faŝisma Manifesto'').<ref name="connecticut30" /> La ''Manifesto'' estis prezentita la 6an de junio 1919 en la faŝisma gazeto ''Il Popolo d'Italia''. La ''Manifesto'' subtenis la aplikon de la [[universala balotrajto]] por viroj kaj por [[Virina balotrajto|virinoj]] (tiu lasta realigita nur parte fine de 1925, kun ĉiuj opoziciaj partioj malpermesitaj aŭ dispelitaj);<ref name="passmore" /> [[Proporcia balotsistemo|proporcian reprezentadon]] je regiona bazo; registaran reprezentadon pere de [[Korporaciismo|korporaciisma]] sistemo de "Naciaj Konsilantaroj" de fakuloj, elektitaj el profesiuloj kaj negocistoj por reprezenti kaj teni la leĝofaran povon super siaj respektivaj areoj, kiel laboro, industrio, transporto, sansistemo, komunikado ktp.; kaj la abolo de la [[Italia Senato]].<ref name="massachusetts31" /> La ''Manifesto'' proponis la kreadon de [[Okhora labortago|okhora labortago]] por ĉiuj laboristoj,[[Minimuma salajro|minimuman salajron]], laboristan reprezentadon en industria administrado, egalan fidon al laboristaj sindikatoj kiel al industriaj funkciuloj kaj publikaj servistoj, reorganizadon de la transporta sektoro, reviziadon de la skizo de leĝo pri la asekurado de malkapabluloj, malpliigon de la emeritaĝo el 65 ĝis 55, fortan proporcian impostadon al [[kapitalo]], konfiskado de la posedaĵoj de religiaj institucioj kaj abolo de episkopecoj (ĉiuj proponoj maldekstrecaj por bremsi la propagandon de maldekstraj tendencoj, kiuj poste estos imititaj de aliaj faŝismaj movadoj, sed neniam aplikitaj), kaj revizion de militkontraktoj por ke la registaro havu 85% el la profitoj.<ref name="massachusetts32" /> Oni alvokis ankaŭ al la plenumo de la ekspansismaj celoj en Balkanio kaj aliaj partoj de Mediteraneo,<ref>{{cite book |last1=Paxton |first1=Robert |title=The Anatomy of Fascism |date=2005 |publisher=Random House |isbn=978-0-307-42812-7 |edition=First Vintage Books |chapter=Chapter 1, The Invention of Fascism}}</ref> la kreadon de mallong-serva nacia [[milico]] por servi al defendaj celoj, [[ŝtatigo]]n de la [[armilindustrio]] kaj eksterlandan politikon planitan por esti pacema, sed ankaŭ konkurenca.<ref name="massachusetts33" />
 
[[File:Fiume cheering D'Annunzio.jpg|thumb|upright=1.35|left|Loĝantoj de [[Rijeka]]-Fiume bonvenigas la alvenon de [[Gabriele d'Annunzio]] kaj liaj nigraĉemizuloj, ĉar D'Annunzio kaj la faŝisto Alceste de Ambris disvolvigis la preskaŭ-faŝisma ''[[Reggenza Italiana del Carnaro]]'' (nome urbo-ŝtato en Fiume) el 1919 ĝis 1920 kaj kies agado fare de D'Annunzio en Fiume inspiris la italan faŝisman movadon.]]
La venontaj okazaĵoj kiuj influis la faŝistojn en Italio estis la atako al [[Rijeka|Fiume]] fare de la itala naciisto [[Gabriele d'Annunzio]] kaj la fondo de la ''[[Reggenza Italiana del Carnaro]]'' en 1920.<ref name="revolution34" /> D'Annunzio kaj De Ambris dezajnis la ''Reggenza'' (Regenteco), kiu proponis [[Naci-sindikatismo|nacisindikatisman]] [[Korporaciismo|korporaciisman]] produktismon kun la politikaj ideoj de D'Annunzio.<ref name="revolution35" /> Multaj faŝistoj konsideria la ''Reggenza'' de Carnaro kiel ideala konstitucio por Faŝisma Italio.<ref name="zs189" /> La sinteno de superhoma konsidero (supereco de italoj) kristaliĝis en politiko de agresemo al [[Jugoslavoj]] fare de italaj faŝistoj persekute de ĉefe [[slovenoj]] kaj [[kroatoj]].
 
====Italaj Faŝistoj en 1920====