Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 63:
 
[[File:Charles Maurras - photo Frédéric Boissonnas.jpg|thumb|180px|maldekstre||Maurras en 1925.]]
Franca revolucia sindikatisto [[Georges Sorel]] defendis la legitimecon de la politika [[perforto]] en sia verko ''Réflexions sur la violence'' (1908) kaj en aliaj verkoj en kiuj li defendis radikalan sindikatistan agadon por atingi revolucion kiu forigu kapitalismon kaj la burĝaron pere de [[ĝenerala striko]].<ref name="mobilization21" > Mark Antliff. Avant-garde fascism: the mobilization of myth, art, and culture in France, 1909–1939. Duke University Press, 2007. pp. 75–81. </ref> En ''Réflexions sur la violence'', Sorel emfazis neceson por revolucia politika "religio".<ref name="mobilization22" > Mark Antliff. Avant-garde fascism: the mobilization of myth, art, and culture in France, 1909–1939. Duke University Press, 2007. p. 81. </ref> Ankaŭ en sia verko ''Les Illusions du progrès'', Sorel denoncis demokration kiel reakcia, dirante "nenio estas pli aristokrata ol demokratio".<ref name="mobilization23" > Mark Antliff. Avant-garde fascism: the mobilization of myth, art, and culture in France, 1909–1939. Duke University Press, 2007. p. 77. </ref> Ĉirkaŭ 1909 post la malvenko de sindikatisma ĝenerala striko en Francio, Sorel kaj liaj sekvantoj lasis la radikalan maldekstron kaj venis al la radikala dekstro, en kiu ili serĉis kunigi aktivan katolikismon kaj francan patriotismon kun siaj vidpunktoj — nome defendo de kontraŭ-respublikismaj kristanaj francaj patriotoj kiel ideala revoluciuloj.<ref name="mobilization24" > Mark Antliff. Avant-garde fascism: the mobilization of myth, art, and culture in France, 1909–1939. Duke University Press, 2007. p. 82. </ref> Dekomence Sorel estis oficiale estinta reviziisto de [[Marksismo]], sed ĉirkaŭ 1910 anoncis sian forlason de socialisman literaturoj kaj postulis en 1914, uzante aforismon de [[Benedetto Croce]] ke "socialismo estas mortinta" pro la "diskompono de Marksismo".<ref name="Sternhell, Zeev 1994 p. 78" /> Sorel iĝis subtenanto de reakcia Maurras-isma naciismo ekde 1909 kio influis super liaj verkoj.<ref name="Sternhell, Zeev 1994 p. 78"/> Maurras tenis intereson por kunigi siajn naciismajn idealojn kun [[Revolucia sindikatismo|Sorel-isma]] [[sindikatismo]] kiel rimedo por lukti kontraŭ [[demokratio]].<ref name="revolution1994" /> Maurras asertis, ke "socialismo liberigita el la demokratiaj kaj kosmopolitaj elementoj kongruas kun naciismo tiom bone kiom ganto kongruas kun bela mano".<ref name="multiculturalism" />
 
La kunigon de Maurras-a [[naciismo]] kaj [[Sorela sindikatismo]] influis la radikala itala naciisto Enrico Corradini.<ref name="zs163" /> Corradini parolis pri la neceso de [[Naci-sindikatismo|nacisindikatisma]] movado, estrita de elitismaj aristokratoj kaj kontraŭ-demokratoj kiuj kunhavis revolucian sindikatisman tendencon al la [[rekta agado]] kaj al volo por luktado.<ref name=zs163/> Corradini parolis pri Italio kiel "proletara nacio" kiu bezonas aliri al [[imperiismo]] por defii la "[[Plutokratio|plutokratajn]]" francojn kaj britojn.<ref name="mb9" /> La vidpunktoj de Corradini estis parto de pli ampleksa serio de perceptoj ene de la dekstrula ''Associazione Nazionalista Italiana'' (ANI), kiu plendis, ke la ekonomia malprogreso de Italio estas okazigita de la [[korupto]] en ties politika klaso, de la [[liberalismo]] kaj de la divido okazigita de la "malnobla socialismo".<ref name=mb9/> La ANI tenis ligojn kaj influon inter [[konservismo|konservativuloj]], katolikoj kaj la negocista komunumo.<ref name=mb9/> Italaj nacisindikatistoj tenis komunan aron de principoj: malakcepto de [[burĝaro|burĝaj]] valoroj, [[demokratio]], liberalismo, [[marksismo]], [[Internaciismo (institucia)|internaciismo]] kaj [[pacismo]]; kaj promocio de [[heroo|heroismo]], [[vitalismo]] kaj perforto.<ref name="revolution" /> La ANI asertis, ke la liberala demokratio ne estas plu kongrua kun la moderna mondo, kaj defendis fortajn ŝtaton kaj imperiismon, sur la bazo ke homoj estas nature [[predanto]]j kaj ke nacioj estas en konstanta luktado, en kiu nur la plej forta povas survivi.<ref name="nationalism25" />