Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 101:
 
====Italaj Faŝistoj en 1920====
En 1920, la aktivisma [[striko|strikagado]] fare de industriaj laboristoj atingis sian pinton en Italio kaj 1919 kaj 1920 estis konataj kiel la [[Biennio Rosso|"ruĝa jarduo"]].<ref name="massachusetts36" > Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. p. 73. </ref> Mussolini kaj la faŝistoj profitis tiun situacion per alianco al la industriaj negocistoj kaj atakante kaj industriajn laboristojn kaj kamparanojn je la ekskuzo konservi ordon kaj internan pacon en Italio.<ref name="massachusetts37" > Cristogianni Borsella, Adolph Caso. Fascist Italy: A Concise Historical Narrative. Wellesley, Massachusetts: Branden Books, 2007. p. 75. </ref>
 
Faŝistoj identigis siajn unuarangajn opoziantojn kiel la majoritato de socialistoj en la maldekstro kiuj estis opoziciintaj intervenon en la Unua Mondmilito.<ref name=zs189/> La Faŝistoj kaj la Italia politika dekstro kunhavis komunan bazon: ambaŭ kontraŭis marksismon, malakceptis la klaskonscion kaj kredis en la regado fare de [[elito]]j.<ref name="zs193" /> La Faŝistoj aliĝis al kontraŭ-socialisman kampanjon ariĝante al la aliaj partioj kaj al la konservativa dekstro en komuna klopodo por detrui la Italan Socialisman Partion kaj la laboristajn organizojn kiuj metis la klasidentecon super la nacia identeco.<ref name=zs193> Zeev Sternhell, Mario Sznajder, Maia Ashéri. The birth of fascist ideology: from cultural rebellion to political revolution. Princeton University Press, 1994. p. 193. </ref>
 
Faŝismo intencis arigi la italajn konservativulojn farante gravajn ŝanĝojn en sia politika proponaro — abandonante ties antaŭan [[populismo]]n, [[respublikismo]]n kaj [[antiklerikalismo]]n, adoptante politikon subtene al la [[libera entrepreno]] kaj akceptante la hegemonion de la [[Katolika Eklezio]] kaj de la monarkio kiel institucioj propraj de Italio.<ref name="ga145" /> Por allogi italajn konservativulojn, faŝistoj adoptis politikojn kiel la promocio de familiaj valoroj, kiel la promocio de politikoj desegnitaj por malpliigi la nombro de virinoj en la laborforto limigante la rolon de virinoj al tiu de patrino. La faŝistoj malpermesis literaturon pri [[naskokontrolo]] kaj pligrandigis la punojn pro [[aborto]] en 1926, deklarante ambaŭ krimojn kontraŭ la ŝtato.<ref name="conservatives" />