Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 113:
 
====Faŝista violento en 1922====
El 1922, faŝismaj paramilitistoj pliakrigis sian strategion el tiu de atakado al socialistaj oficejoj kaj al hejmoj de socialistaj estroj al tiu de perforta okupado de urboj. La faŝistoj trafis malmultan seriozan rezistadon el aŭtoritatoj kaj poste ekkontrolis kelkajn norditaliajn urbojn.<ref name="rop87"/> La faŝistoj atakis la sidejojn de socialistaj kaj [[Katolika Eklezio|katolikaj]] sindikatoj en [[Kremono]] kaj devigis italianigon al la german-parolanta loĝantaro de [[Trento]] kaj [[Bolzano]].<ref name=rop87/> Post ekkontroli tiujn urbojn, la faŝistoj faris planojn por kontroli [[Romo]]n.<ref name=rop87> Robert O. Paxton. The Anatomy of Fascism. New York; Toronto: Random House, Inc., 2005 p. 87. </ref>
 
La 24an de oktobro 1922, la Faŝisma Partio okazigis sian jaran kongreson en [[Napolo]], kie Mussolini ordoni al Nigraĉemizuloj ekkontroli publikajn konstruaĵojn kaj trajnojn por konverĝi sur tri punktoj ĉirkaŭ Romo.<ref name=rop87/> La faŝistoj sukcesis ekkontroli kelkajn poŝtoficejojn kaj trajnojn en norda Italio dum la italia registaro, estrita de maldekstra koalicio, estis interne dividita kaj malkapabla reagi al faŝismaj antaŭaĵoj.<ref name="rop88" > Robert O. Paxton. The Anatomy of Fascism. New York; Toronto: Random House, Inc., 2005 p. 88. </ref> La reĝo [[Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio)|Viktoro Emanuelo la 3-a]] vidis la riskon de sangelverŝo en Romo kiel reago al klopodo eviti la koncentriĝon de faŝistoj estas alta.<ref name="rop90" /> La reĝo decidis nomumi Mussolini kiel [[Ĉefministro de la Itala Respubliko|Ĉefministro de Italio]] kaj Mussolini alvenis en Romon la 30an de oktobro por akcepti la nomumon.<ref name=rop90/> Faŝisma propagando pligrandigis tiun okazaĵon, konata kiel "[[Marŝo al Romo]]", kiel "konkero" de la povo pere de heroaĵoj de faŝistoj.<ref name=rop87/>
 
====Enpovigo de Mussolini====