Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
 
== Recenzoj kaj reagoj ==
Laŭ [[Pascal Dubourg Glatigny]] en la roterdama [[Esperanto-gazeto|Esperanto]], "''Antaŭ unu jarcento'' estas grava kolekto de dokumentoj kaj studoj, kiu montras kial, malgraŭ sia marĝena socia influo, la esperantista movado kiel specifa preternacia observopunkto al la monda historio, ebligas lumigi makrofaktojn per freŝaj okuloj".<ref>"[https://revuoesperanto.org/jarcento La unua mondmilito tra la okuloj de esperantistoj: partopreniga historio en la praktiko]" 1324(5) ''Esperanto.'' p. 102 (majo 2018)</ref> Simile, [[Bo Sandelin]] en la sveda [[La Espero (Svedio)|La Espero]] (septembro 2018, p. 8) konkludis jene: "Estas interesa libro. Ĝi donas en pluraj kontribuaĵoj personan bildon pri la milito de tiuj, kiuj iel rilatis al ĝi. Ofte dum la legado mi pensis pri la romano ''[[En Okcidento Nenio Nova|En okcidento nenio nova]]''." La recenzisto en la japana ''La Monato'' (revuo el [[Nagojo]]) atentigis pri tio ke la libro pensigas kaj pri la milito kaj pri ties efiko sur la posta evoluo de la [[Esperanto-movado]].<ref>http://nagoya-esperanto.a.la9.jp/recenzo/ito/ito_28.pdf (nov 2018)</ref> [[Sándor Horváth|Sandor Horvath]] en la oceania [[Esperanto sub la Suda Kruco|Esperanto sub la Sudra Kruco]] asertis ke la libro "bone montras ke historio havas ĉiam preskaŭ sennombrajn angulojn el kiuj vidi kaj studi la eventojn".<ref>http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-133-dec2018.pdf (dec 2018)</ref> Laŭ [[Nikolao Gudskov]] en [[Cerbe kaj Kore]], kultura suplemento al Bulteno de [[Rusia Esperantista Unio]], "sendepende de tio, kiom grave la leganto konas la koncernan historian epokon, ĝi donas al ĉiu novajn sciojn pri ĝi kaj novajn imagojn pri la gravega evento".<ref>http://i.xn--80aphn.xn--p1ai/u/b6/fe28760a9311e985069d01fb9c0a20/-/Literatura%20suplemento%205.pdf (dec 2018)</ref> [[Anneke Buys]] en la nederlanda [[Fenikso (gazeto)|Fenikso]] taksis la libron "tre interesa por ĉiuj kiuj interesiĝas pri historio", sed bedaŭris lingvajn erarojn.<ref>https://www.esperanto-nederland.nl/esp/fenikso/2019/Fenikso_jan_febr_2019.pdf (jan-feb 2019)</ref> Siaflanke, [[Carlo Minnaja]] observis en [[Libera Folio]] ke la libro "aspektis al mi originalaĵo, malgraŭ ke aperis pri la unua mondmilito centoj kaj centoj da memorverkoj" kaj ankaŭ "ke tiu kolekto estas manka je du gravaj detaloj: la traktado de la suda milit-fronto kaj la sinteno de la katolikoj".<ref>https://www.liberafolio.org/2018/08/17/duonhoroj-donis-perspektivon-pri-la-librorikolto/<nowiki/>(aŭg 2018)</ref> Fine, [[Ivan Orsini]] en [[Literatura Foiro]] konkludis, ke temas pri "ĉarmanta libro, altkvalita rezulto de la klopodoj de la du redaktoroj, libro kiu provizas utilajn kaj kelkfoje entute nekonatajn sciigojn, desegnas larĝajn historiofreskojnhistorio-freskojn kaj, plejgraveplej grave!, donas elementojn kaj perspektivojn cele al venontaj serĉadoj".<ref>''Literatura Foiro'' 302 (dec 2019)</ref>
 
La enkonduko de Brigid O’Keeffe aperis angle en la blogo ''Languages and the First World War''<ref>[https://languagesandthefirstworldwar.wordpress.com/2018/01/01/esperanto-and-the-first-world-wa Esperanto and the First World War] (jan 2018)</ref>, kiu post unu semajno fariĝis la plej legata ero de tiu blogo;<ref name=":0">Malferme: Javier Alcalde respondas la demandojn. ''[[Esperanto-gazeto|Esperanto]]'' p. 75-77 (aprilo 2018)</ref> kaj ankaŭ Esperantlingve en [[BA31|Beletra Almanako 31]], kie ankaŭ aperis la ĉapitro de Humphrey Tonkin.