Josef Kainz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
'''Josef Gottfried Ignaz KAINZ''' (naskiĝinta la {{daton|2|1|1858}} en [[Mosonmagyaróvár]], mortinta la {{daton|20|9|1910}} en [[Vieno]]) estis [[aŭstrio-Hungario|aŭstra]] aktoro.
==Vivo==
Estante filo de leŭtenanto, fervojisto kaj amatora aktoro Josef jam frue kontrontiĝis je teatrado. Fakte li havis sian unuan publikan surscenejan sinprezenton en la aĝo de 15 jaroj: la [[burgteatrejo|burgteatrejanoj]] [[Friedrich Krastel]] kaj [[Charlotte Wolter]] jam ekde la junuleco estis idoloj liaj. Aktoran trejniĝon li ricevis ĉe la viena aktorino [[Cesarine Kupfer-Gomansky]]. Post malsukceso en [[Kaselo]] li engaĝiĝis en oktobro 1875 en [[Maribor]]; kiam li unue gastaktoris ĉe Burgteatrejo li ricevis la atenton de la reĝisoro [[August Förster (aktoro)|August Förster]] en Vieno kiu venigis lin en 1876/77 je [[Lepsiko]] (ĉe ''Neues Stadttheater''). Sukceson veran Kainz ekhavis tamen poste en la trupo de la [[Teatro je Meiningen]]. Dum la turneoj de la majninganoj tra tuta [[Germanujo]] li famiĝis inter 1877 kaj 1880. Poste li sevis vokon de [[Ernst von Possart]] [[Munkeno]]n (Hof- und Nationaltheater). Tie li amikiĝis kun la reĝa moŝto [[Ludoviko la 2-a (Bavario)]] por kiu li ludis ankaŭ private. En 1883 li venis [[Berlino]]n je ''Deutsches Theater'' kie li rolis ekz. kiel Carlos, Romeo, Prinz von Homburg, Tasso, Hamleto, Franz Moor, Rikardo la 3-a, Cyrano, reĝo Alfonso, Leon.
 
Intertempe li evoluigis tute propran aktoran stilon; por malrutinismemo li ŝanĝis la dunganton kaj sekvis la reĝisoron [[Ludwig Barnay]] je la ĵus malfermiĝinta teatro ''Berliner Theater'' de kie Kainz tuj volis fuĝi pro malkonsentegoj. Pro malvolo je dungokontraktmalfaro Kainz, jam ne ludante, kondamnitis kaj forpelitis de la societo ''Bühnenverein''. Pro tio li ne plu rajtis aktori ĉe grandaj teatrejoj kaj laboris kiel preleganto kaj recitisto respektive ĉe malgravaj teatrejoj. En 1891 li troviĝis en [[Usono]] kaj unu jaron poste li revokitis Berlinon fare de [[Adolph L'Arronge]] je ''Deutsches Theater''. Post la morto de [[Friedrich Mitterwurzers]] Kainz iris Vienon en 1899 kaj iĝis baldaŭ oficiale kortega aktoro.
 
[[File:Ludwig II and Josef Kainz, 1881.jpg|thumb|Josef Kainz kun unu sia mecenato la bavara reĝo Ludoviko la 2-a, 1881]]
 
==Graveco kaj honoroj==
Li pli kaj pli ekpreferis karakterajn rolojn, malantaŭenpuŝante heroajn. Ene de unu jardeko li perfektigis 28 novajn rolojn i.a. de Oresto, Rikardo la 2-a , Mefisto, Shylock. Jam en la 12.11.1910 starigitis por li monumento farita de Alexander Jaray en [[Währing]] kaj en 1931 kaj la parko kaj la placo tieaj nomitis por li.