Esperanto en nacilingvaj tekstoj: Malsamoj inter versioj

→‎Tekstoj en la franca: Barbara Cassin 2012+2016
(→‎Tekstoj en la angla: Julia S. Falk. Women... (interalie pri Alice Vanderbilt Morris IALA kaj Esperanto))
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(→‎Tekstoj en la franca: Barbara Cassin 2012+2016)
Etikedo: redakto de fonto je 2017
 
* 2011. Jacques Attali. Demain, qui gouvernera le monde ? Paris (Fayard). Enhavas ĉapitron "Espéranto ou la langue du monde" (Esperanto aŭ la mondlingvo). La aŭtoro prezentas Zamenhof-on kaj la Unuan Libron, ankaŭ la projekton de Jules Verne; la ĉefa teksto pri Esperanto finiĝas en 1905. Poste menciiĝas la rimarko de Hitler el 1924.
 
* 2012. [[Barbara Cassin]]. ''Plus d’une langue''<ref>Barbara Cassin. Plus d’une langue. Montrouge: Bayard Culture, 2012</ref>. En intervjuo publikigita en tiu libro Cassin asertas, ke Esperanto havus nek aŭtorojn nek verkojn nek denaskulojn kaj tial ĝi estus nura ''artefact'' (artefaritaĵo), ne ''lingvo''; laŭ Cassin Esperanto estus ''morta'' lingvo; tiel tre klare videblas ŝia nescio de la realeco de Esperanto. Angla traduko de la intervjuo publikiĝis en marto 2017 en e-flux.com<ref>(angla) ''[http://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 The power of bilingualism: Interview with Barbara Cassin,] ,'' [http://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 e-flux.com], intervjuo bazita sur la eseo 'Pli ol unu lingvo' de Barbara Cassin, marto 2017. Ankaŭ ĉe [https://web.archive.org/web/20191024162606/https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 archive.org]</ref>
 
* 2016. Barbara Cassin. ''Eloges de la traduction''. En tiu libro Cassin nomas Esperanton ''ersatz pragmatique'' (pragmata anstataŭaĵaĉo); ŝi asertas ke Esperanto estus denaska lingvo de (preskaŭ) neniu; ŝi kritikas ke Esperanto estas konstruita hindeŭrope (dum ŝi mem kutime uzas kaj traktas hindeŭropajn lingvojn); ŝi ripetas la insulton de Michel Deguy kiu parolis pri ''désespéranto'' tiel damaĝante la prestiĝon kaj de la lingvo kaj de ties parolantoj. Barbara Cassin kontraŭmetas pragmatan Esperanto al kultura lingvo, kvazaŭ ŝi nenion scius pri la Esperanto-kulturo (kaj tiel ŝajne estis almenaŭ en 2012). Laŭ Cassin oni havus (se oni plu volas solan lingvon, kiel ŝi skribas) la elekton inter unuflanke artefarita kreaĵo kaj aliflanke la profundeco de iu ajn lingvo vestita de interparolado kaj tekstoj; ŝi sekve metas kontraston inter universala gramatiko kaj literaturo. Evidente la ekzisto de Esperanto-literaturo, originala kaj tradukita, estas nekonata al Cassin. Krome ŝi ŝajne kredas, ke Esperanto estu sola lingvo<ref>[https://books.google.de/books?id=QfpGDQAAQBAJ&pg=PT37&lpg=PT37&dq=barbara+cassin+plus+d%27une+langue+%22esp%C3%A9ranto%22&source=bl&ots=SZoR3y_puE&sig=ACfU3U2Z47gnNvIJIBiDVP20__l3FJDZ5w&hl=de&sa=X&ved=2ahUKEwjKpOXa--LgAhVMmbQKHfaZCTYQ6AEwBHoECC8QAQ#v=onepage&q=esp%C3%A9ranto&f=false Barbara Cassin. Eloges de la traduction]</ref>. Tamen jam la [[Deklaracio pri Esperanto|Deklaracio de Bulonjo]] (1905) preskribas, ke Esperanto disvastiĝu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn".
 
* 2016: vidu sub [[Esperanto en nacilingvaj tekstoj#Tekstoj en la ĉina|Tekstoj en la ĉina.]]