Esperanto en nacilingvaj tekstoj: Malsamoj inter versioj

(→‎Tekstoj en la germana: +Max Müller, 1894)
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(→‎Tekstoj en la germana: Sieburg, 2017)
Etikedo: redakto de fonto je 2017
 
* 2017. [https://de.wikipedia.org/wiki/Sandra_Richter Sandra Richter]: ''Eine Weltgeschichte der deutschsprachigen Literatur'' [Mondhistorio de la germanlingva literaturo]. München: Bertelsmann. – Interkultura historio de la germana literaturo, kiu traktas ankaŭ la efikojn de la germana al la esperanta literaturo, precipe la tradukojn de Zamenhof. La aŭtorino konstatas, ke Esperanto travivis la konkurantajn lingvojn, eble ĉar ĝi estas facile legebla ([https://books.google.de/books?id=S_KsDgAAQBAJ&pg=PT107&dq=Esperanto+inauthor:Sandra+inauthor:richter&hl=de&sa=X&ved=0ahUKEwiW17meg-zlAhXFjVkKHdrFBN4Q6AEIKTAA#v=onepage&q=Esperanto&f=false "leicht lesbar"]) kaj baziĝas je simpla fonologio kaj ortografio kaj permesas novajn kombinojn kaj kreadon de nocioj. La teksto fine trotaksas la tradukon de ''La rabistoj'' de [[Friedrich Schiller]] kiel fondodokumenton de la Esperanto-movado.
 
* 2017. Heinz Sieburg. Ĉapitro "Künstliche Sprachen (Plansprachen/Welthilfssprachen)" (artefaritaj lingvoj, planlingvoj, mondaj helplingvoj) en la manlibro ''Literatur und Mehrsprachigkeit'' (literaturo kaj plurlingveco)<ref>Till Dembeck, Rolf Parr (eld.). Literatur und Mehrsprachigkeit. Ein Handbuch. München (Beck). 2017</ref>. Ses paĝoj kun detala priskribo, kiu konsideras Esperanton esti la sola planlingvo kun menciinda praktika signifo ([https://books.google.de/books?id=O5p4DwAAQBAJ&pg=PT97&lpg=PT97&dq=friedrich+max+m%C3%BCller+%22esperanto%22&source=bl&ots=idcbworqW_&sig=ACfU3U09-OAutxDrsEfWNAyZxbYBHYSx3g&hl=de&sa=X&ved=2ahUKEwjjmOqs36HmAhVGEVAKHdQgCxAQ6AEwDnoECDAQAQ#v=onepage&q=esperanto&f=false "einzige Plansprache mit nennenswerter praktischer Bedeutung"]). La aŭtoro parolas pri la rimarkinda kaj daŭra sukceso de Esperanto, kiu montriĝas interalie per la ekzisto de la [[esperantologio]] ene de [[interlingvistiko]]. Li konsideras nepridubebla la vivecon de Esperanto: "Unstreitig ist die Vitalität der Sprache". Sieburg konsideras, ke la sukceso de Esperanto kiel ĝenerale rekonita kaj aplikata monda lingvo fariĝis hodiaŭ tre malverŝajna.
 
* 2018. [[Clemens J. Setz]]: ''Ein Meister der alten Weltsprache. William Auld'' [Majstro de la malnova mondolingvo. William Auld]. Heidelberg: Wunderhorn. – Teksto de prelego, en kiu grava nuntempa aŭtoro prezentis la poezion de [[William Auld]] al germanlingva publiko.