Banderanoj: Malsamoj inter versioj

21 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
formatigo de titoloj, +Projektoj
e
(formatigo de titoloj, +Projektoj)
 
La termino mem, tamen, estas ofte fuŝe uzata por membroj de tre diversaj ukrainaj grupoj, ne ĉiam eĉ nur ukrainaj naciistaj organizaĵoj. Oni uzas ĝin tiamaniere plej kutime por marki iun grupon faŝista kaj genocidema kaj tiel pravigi persekutojn kontraŭ ĝi. Ekzemple, [[Komunismo|komunista]] [[propagando]] en [[Sovetunio]] uzis la terminon por difini partoprenantojn de ĉiuj ukrainaj sendependecaj organizaĵoj, kaj naciistaj kaj internaciistaj, kaj ĝenerale ĉiujn ukrainojn kiuj partoprenis en kontraŭkomunista agado. Same, propagandistoj de nuna [[Rusio]] ofte markas per tiu ĉi vorto la ukrainojn kiuj partoprenis kaj subtenis la [[Revolucio de digno|Revolucion de digno]] en [[2014]], membrojn kaj subtenantojn de la registaro de [[Petro Poroŝenko]] kaj ĉiujn, kiuj oponas la kreitajn kaj subtenatajn de Rusio neagnoskitajn [[Popola Respubliko de Donecko|Doneckan]] kaj [[Popola Respubliko de Luhansko|Luhanskan]] "popolajn respublikojn".
 
== Banderanoj en Ĉeĥoslovakio ==
Per la nomo '''banderanoj''' (nomitaj laŭ sia gvidanto [[Stepan Bandera]]) estis erare markitaj grupoj da homoj, kiuj fine de la [[dua mondmilito]] kreiĝis el [[Ukraina Ribela Armeo|URA]] ([[Ukraina Ribela Armeo]]). Ili estiĝis en [[Pollando]] kiel armigita konsistero de [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj|OUN]] ([[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]]), sed ankaŭ ili rekrutiĝis ekzemple el anoj de [[SS (organizaĵo)|SS]] [[divizio Galizien]] kaj pluaj partoprenintoj de la [[milito]] flanke de [[Adolf Hitler|hitlera]] [[Germanio]]. Banderanoj ne estis [[armeo]] en ĝusta senco de la vorto, eĉ kiam ili tre klopodis pri tio. Post la milito ankaŭ eĉ tial, por ke ili akiru [[statuto]]n de almenaŭ militaj [[militkaptito]]j. Sed pro siaj armilaro kaj spertoj pri [[batalo]]j ili prezentis en la teritorio, tra kiu ili moviĝis post la milito, precipe en la jaroj [[1945]]—[[1947]], grandan danĝeron.
 
Povus ŝajni, ke la enbataligo de soldataro kaj pluaj defendantoj de ĉeĥoslovaka teritorio ne estis proporcia al kelkaj [[cento]]j de banderanoj. Sed ni devas imagi, ke tio estis malamiko, kiu en Slovakio disiĝis en malgrandajn [[grupo]]jn. Ili sciis batali kaŝeme, en saltoj, la maniero de ilia batalo ŝajnigis damaĝantan militon. La moviĝemaj kaj lertaj grupetoj de tiu ĉi malamiko plimulte evitis rektan renkontiĝon, kunpuŝiĝinte ili rapide transŝoviĝis kaj estis malfacile postkuri ilin.
 
== Bibliografio ==
* "Енциклопедія українознавства", unua volumo, [[Lvovo]] 2000, p. 88, ISBN 5-7707-4048-5
 
* [[Volinia masakro]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
Grzegorz Rossoliński-Liebe, [http://www.irekw.internetdsl.pl/obraz_step_bandery.html ''Obraz Stepana Bandery w polskiej świadomości narodowej''] Bildo de Stepan Bandera en pola nacia konscio
 
{{Unua}}
 
[[Kategorio:Ĉeĥoslovakio en la Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Pollando en la Dua mondmilito]]
149 248

redaktoj