Viki Gabor: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
kompletigo laŭfonta
Linio 2:
'''Wiktoria „Viki” Gabor''' (naskiĝis la 24-an de junio 2007 en [[Hamburgo]]) – pola kantistino kaj komponistino [[Ciganoj|cigandevena]].
 
Finalistino de la dua [[Telewizja Polska|televida programo]] ''The Voice Kids'' (2019). Reprezentanino de [[Pollando]] en la 17-a [[Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019]] en [[Gliwice]] kaj ties venkistino.
 
==Juneco==
Linio 8:
 
Post la nasko ekloĝis kun la familio en Pollando, kaj poste en [[Britio]]. Post 7 jaroj denove translokiĝis al Pollando ekloĝante en [[Krakovo]].
 
==Kariero==
Ideo partopreni la konkurson aperis jaron pli frue, ĉe la unua televida programo. Ŝi debutis per la [[kanto]] "Roar" de [[pop-muziko|pop]]-kantistino [[Katy Perry]] en la aĝo de 11 jaroj, kiun plenumis malantaŭ la [[kurteno]] kaj ĉarmigis ĉiun [[jurio|jurianon]]. Tuj poste sur la scenejon oni invitis ŝian patrinon, kantistinon de cigana ensemblo, kaj kune ili prezentis konatan nostalgian kanton "Pal So Gejan". La dueto estis aplaŭdita dum staro. Rezulte Wiktoria aliĝis al la teamo de Tomson kaj Baron, skipanoj de "Afromental". Ĝis nun ŝi estis [[aŭtodidakto]], sed dum la programo komencis frekventi privatajn [[leciono]]jn de kantado kaj kontraŭbatali publikotimon.
 
Ŝi transiris al la finalo, dum kiu ekkantis "Time", sed ne gajnis. Tamen en [[YouTube]] ŝia [[muzikvideo]] atingis jam milionon kaj duono de spektantoj. Viki komencis sian unuan koncertan itineron tra 9 polaj urboj.
 
Aŭguste 2019 kantis dum la [[koncerto]] ''Young Choice Awards'' kadre de 53-a [[festivalo]] de [[Sopot]]. Somere partoprenis distran programon ''Szansa na sukces. Eurowizja Junior 2019'' (Ŝanco por sukceso. Eŭrovido [[Junioro]] 2019), en kiu oni elektis reprezentanton de Pollando al la 17-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso. Sukcese trairis unuan etapon gajnante kun la ensembo Blue Café, kaj avancis al la finalo, kiu okazis la 29-an de septembro. Tie ŝi plenumis i.a. konkursan verkon "Superhero", kiu temas pri [[medioprotekto]], gajninte maksimuman nombron de 10 poentoj dum voĉdonado de jurianoj kaj televidaj spektantoj, iĝante reprezentantino de Pollando en la 17-a konkurso, organizata en [[Gliwice]]. La 24-an de novembro gajnis la unuan lokon. La 31-an de decembro prezentiĝos dum la koncerto "Sylwester z Dwójką" en [[Zakopane]].
 
==Vidu ankaŭ==
Linio 14 ⟶ 21:
 
==Bibliografio==
* Agnieszka Bieniek, ''Talent po romsku'' ([[Talento]] laŭ [[cigano]]j), p. 18-20, ''Romano talentos'' (Cigana talento), tradukis al la [[romaa lingvo]] Sebastian Donga, fotoj Ewelina Gabor, p. 21-23, en: "Romano Atmo. Cygańska Dusza" (Cigana Animo), 2 (80)/2019, ISSN 1896-4427
 
{{projektoj}}