Litovia Muzika kaj Teatra Akademio: Malsamoj inter versioj

Commonscat el Vikidatumoj, esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
(Commonscat el Vikidatumoj, esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
{{informkestoInformkesto universitato
| nomo = Litovia Muzika kaj<br />Teatra Akademio
| emblemo =
| emblema grandeco =
| jara budĝeto =
| retejo = [http://www.lmta.lt/ www.lmta.lt]
}}
[[Dosiero:LMTA Palace.jpg|300px|thumbeta|<center>la ĉefa konstruaĵo de la akademio en la [[Gediminas]]-avenuo de [[Vilno]]]]
La '''Litovia Muzika kaj Teatra Akademio''' ([[litove]] ''Lietuvos muzikos ir teatro akademija'', LMTA; [[latine]] ''Academia musicae et theatri Lithuaniae'') en [[Vilno]], [[Litovio]], estas ŝtata [[konservatorio]] kie edukiĝas studantoj de [[muziko]], [[teatro]] kaj de moderna [[plurmedio|plurmedia]] arto.
 
 
== Nuna situacio ==
En januaro 2005 la Litovia Muzika kaj Teatra Akademio havis 1167 studantojn kaj 274 instruistojn. Rektoro ekde la jaro 2005 estas Eduardas Gabnys. En [[Vilno]] estas tri fakultatoj, la "fakultato pri piano kaj muzika scienco", la "fakultato pri instrumenta kaj ĥora muziko" kaj plia "fakultato pri teatro kaj kino". Kvara fakultato situas en [[Kaŭno]] kaj ofertas kursojn kompareblajn al tiuj de la du muzikaj fakultatoj en Vilno.
 
La akademio atribuas la sekvajn universitatajn titolojn: [[bakalaŭro]] kaj [[magistro]] de muziko, de teatro, de plurmedia arto, kaj doktoran titolon por finstudintoj de muzika scienco, de popolmuzika scienco kaj krome de teorio kaj historio de teatro. Aldone ekzisas oferto de dujara postdiploma studo por muzikistoj, komponistoj kaj reĝisoroj.
 
La akademio strebas "evoluigi la internacian kunlaboron kaj la integrigon en la eŭropan kaj tutmondan akademian komunumon, subteni kaj faciligi la interŝanĝon de studantoj kaj instruistojm kaj garanti altan kvalitan nivelon en la altlerneja arta edukado".
 
[[Dosiero:Slushko Palace.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|210px|<center>en la palaco ''Sluškų rūmai'' situas parto de la akademio]]
La akademiaj studantoj kaj profesoroj publike prezentiĝas en pli ol 400 koncertoj ĉiujare. Ili kontribuas al naciaj kaj internaciaj orkestroj, eventoj, muzikaj konkursoj kaj festivaloj. La akademio mem finance subtenas la internacian violinistan konkurson "Jascha Heifetz" (laŭ la samnoma elstara violinisto, kiu internacie literumiĝis tiel, ivrite יאשה חפץ, Jaŝa Hajfec) lkaj internacian konkurson por kantistoj kaj iliaj pianaj akompanantoj. La akademio kunorganizas la internacian pianan kaj orgenan konkurson [[Mikalojus Konstantinas Čiurlionis]]. Krome ĝi organizas koncertojn cele al elektado de novaj talentoj por la Junulara Orkestro de la Eŭropa Unio, por la Internacia Ĥora kaj Orkestra Akademio en [[Ŝtutgarto]] (Germanio), La Internaciaj Nederlandaj Muzikaj Sesioj kaj por diversaj muzikaj stipendioj.
 
== Internacia kunlaboro ==
La akademio havas kunlaborajn interkonsentojn kun 72 partneraj institucioj en ĉiuj partoj de la [[Eŭropa Unio]]. Krome ĝi havas apartajn kontraktojn kun la Ŝtata Muzika Akademio de [[Belorusio]], la [[Moskva Ĉajkovskij Konservatorio]], la [[Nikolaj Rimskij-Korsakov]] [[Sankt-Peterburga Konservatorio]] kaj la Universitato de [[Kansaso]] (Usono).
 
{{Projektoj}}
{{Commonscat|Lithuanian Academy of Music and Theatre}}
 
== Vidu ankaŭ ==
== Fonto kaj reta ligilo ==
* [http://lmta.lt retejo de la akademio (litove kaj angle)]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Universitatoj en Litovio|Vilno]]
[[Kategorio:Muziklernejoj en Litovio|Vilno]]
[[Kategorio:Teatrolernejoj|Vilno]]
[[Kategorio:Vilno]]
167 647

redaktoj