Oro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 225:
La portugala transoceana ekspansio komencis en 1415 kun la konkero de [[Ceŭto]], por kontroli la orkomercon trapasantan la dezerton. Kvankam la karavanaj komercvojoj tiam estis deturnitaj, la portugaloj daŭrigis ekspansii suden laŭ la marbordo kaj poste aĉetante la oron rekte (aŭ malpli nerekte) de la afrikanoj en la [[Gvinea Golfo]].
 
La eŭropa esplorado de Ameriko estis instigita en granda parto per raportoj de la orornamaĵoj montritaj en granda abundego fare de [[indianoj]], ĉeffeĉefe en [[Mezameriko]], [[Peruo]], [[Ekvadoro]] kaj [[Kolombio]]. La [[aztekoj]] rigardis oron kiel laŭlitere la produkton de la dioj, vokante ĝin "diofeko" (''teokuitlatl'' en la [[naŭatla]]), kaj post kiam [[Moktezumo la 2-a]] estis mortigita, la plej granda parto de tiu oro estis ekspedita al Hispanio.<ref>{{Cite book|author1=Berdan, Frances|author2=Anawalt, Patricia Rieff|title=The Codex Mendoza|volume=2|page= 151|publisher= University of California Press |date=1992|isbn=978-0-520-06234-4}}</ref> Tamen, por la indiĝenaj popoloj de Nordameriko oro estis konsiderita senutila kaj ili vidis multe pli grandan valoron en aliaj mineraloj kiuj estis rekte rilatitaj al sia neceso, kiel ekzemple [[obsidiano]], [[siliko]], kaj [[ardezo]].<ref>[http://web.archive.org/web/20120112010110/http://www.sierranevadavirtualmuseum.com/docs/galleries/history/culture/shadows.htm Sierra Nevada Virtual Museum]. Sierra Nevada Virtual Museum. Konsultita la 4-an de majo 2012.</ref> Onidiroj de grandurboj plenigitaj je oro instigis legendojn de [[Eldorado]].
 
Oro ludis rolon en okcidenta kulturo, kiel kialo por deziro kaj de korupto, kiel rakontite en la [[fablo]]j de infanoj kiel ''[[Rumpelstilzchen]]'', kie la filino de la kamparano igas [[fojno]]n oro, kontraŭ prirezignado de sia infano kiam ŝi iĝis princino, kaj ŝtelado de la kokino kiu demetas orajn ovojn en Jack kaj la fabtigo.