Universitato de Exeter: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Exeposé Logo 2012 - present (cropped).jpg|eta|]]
La '''Universitato de Exeter''' (angle: ''University of Exeter'', aŭ "Universitato Exeter") estas [[universitato]] en [[Britio]]. Ĝi situas en la antikva urbo [[Exeter]], [[Devon]], en sudokcidento de [[Anglio]]. Ĝiaj antaŭuloj estis fonditaj en 1855 (''Exeter School of Art'') kaj en 1863 (''Exeter School of Science''). En 1868, la ''Schools of Art and Science'' estis alilokitaj al ''Royal Albert Memorial Museum'' en la Queen Street, Exeter kaj kun apogo de [[University ofUniversitato CambridgeKembriĝo]], iĝis ''Exeter Technical and University Extension College'' en 1893. En 1900, ĝia oficiala titolo estis ŝanĝita al ''Royal Albert Memorial College'' kaj la kolegio estis movita al ''Bradninch Place'' en ''Gandy Street''. Ĝi estis alinomita en 1922 kiel ''University College of the South West of England'' ("Universitata Kolegio de Sudokcidenta Anglio"), ĝi ricevis la Reĝan Ĉarton en 1955.
 
Ĝi estas la sola universitato en la urbo Exeter kaj konsistas el du kampusoj en la urbo (Streatham kaj Sankta Luko) kaj unu en Kornvalo (''Penryn''). La plej granda kampuso estas en Streatham, tre proksima al la urbocentro kaj la plej bela en Unuiĝinta Reĝlando pro ĝiajsiaj ĝardenoj. Ĝi estas unu el la tri universitatoj en Devon, la aliaj estas la Universitato de Plymouth, kaj la Universitato de Sankta Marko kaj Sankta Johano (''Plymouth'').
 
Plej famaj studentoj de la universitato estis aŭtorino de ''[[Harry Potter|Harry-Potter]]''-libroj [[Joanne K. Rowling]], ŝtatprezidanto (2007-14) de Turkio [[Abdullah Gül]]; [[Peter Phillips|Peter]] kaj [[Zara Phillips]], infanoj de brita reĝa princino ''Anne'' kaj nepoj de reganta reĝino [[Elizabeto la 2-a (Britio)]].