Poŝtkarto: Malsamoj inter versioj

374 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 monatoj
sen resumo de redaktoj
 
La kutima formato nuna por poŝtkartoj estas [[-on-|kvarono]] de letera folio de formato 29,8 oble 21 centimetroj - do 14,8 oble 10,5 centimetroj. Pli malgrandaj poŝtkartoj estas tre raraj, ĉar la spaco por adreso havas poŝte difinitan grandecon, la poŝtmarko bezonas lokon kaj la spaco por kroma mesaĝo iĝas tro malmulta, se la karto tro malgrandas. Pli grandaj formatoj ol la normaj 14,8 oble 10,5 centimetroj tamen ne maloftas: Ofte grandaj poŝtkartoj necesigas pli da afranko ol tiuj de normaj formatoj, sed ili ekzistas ankaŭ en aliaj formoj ol la klasika kvarangulo (en tiu kazo ofte la karta silueto korespondas al la silueto de la fote bildigita objekto sur la karto).
 
==Bildkarto kaj poŝtkarto==
Bildkarto kaj poŝtkarto estas vortoj kaj konceptoj tre similaj kaj proksimaj, sed ne tute identaj. [[Bildkarto]] povas esti gratulkarto kun bildo kiu povas esti transdonita mane okaze de celebro kaj tute ne sendita per poŝto. Poŝtkarto povas ne enhavi bildon se la flanko kie ofte aperas bildo estas nur frazo, poemo aŭ alitipa skribaĵo.
 
==Bildaro==
183 521

redaktoj