Medicina sociologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Medicina sociologio''' estas la [[sociologio|sociologia]] analizo de [[medicino|medicinaj]] [[organizo]]j kaj [[institucio]]j; la produkto de sciaro kaj selekto de metodoj, la [[Socia agado|agadoj]] kaj interagadoj de [[sanlaboristo]]j, kaj la sociaj aŭ kulturaj (pli ol klinikaj aŭ korpaj) efikoj de medicina praktiko. Tiu fako ofte interagadas kun la [[sociologio de sciaro]], [[scienco kaj teknologiaj studoj]], kaj [[socia epistemologio]]. Medicinaj sociologoj estas ankaŭ interesataj en la kvalitaj espertoj de pacientoj, ofte laborante ĉe la limoj de la [[publika sano]], [[sociala laboro]], [[demografio]] kaj [[gerontologio]] por esplori fenomenojn ĉe intersekciointersekco de la sociaj kaj klinikaj sciencoj. [[Sana malegaleco]] ofte rilatas al tipaj kategorioj kiaj [[Socia klaso|klaso]] kaj [[raso]]. Objektivaj sociologiaj esplortrovoj rapide iĝas [[regularo]] kaj [[politiko|politika]] temo.
 
Komenca laboro en medicina sociologio estis pionirita de Lawrence J Henderson kies teoriaj interesoj en la verkaro de [[Vilfredo Pareto]] inspiris la interesojn de [[Talcott Parsons]] pri teorio pri sociologiaj sistemoj. Parsons estas unu el la fondopatroj de medicina sociologio, kaj aplikis la teorion de [[socia rolo]] al interagadaj rilatoj inter malsanuloj kaj nemalsanuloj. Ŝlosilaj kontribuantoj al la medicina sociologio ekde la 1950-aj jaroj estis Howard S. Becker, Mike Bury, Peter Conrad, Jack Douglas, David Silverman, Phil Strong, Bernice Pescosolido, Carl May, Anne Rogers, Anselm Strauss, Renee Fox, kaj Joseph W. Schneider.