Feminismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 64:
|evento= Citaĵo el [[Enciklopedio de Esperanto - F|Enciklopedio de Esperanto]] 1934
|teksto=
'''Feminismo'''. Ekde la komenco virinoj ludis gravan rolon en la historio de E. [[Klara Zilbernik]], la edzino de Z, estis kvazaŭ baptopatrino al ties verko, helpante ĝian publikigon kaj poste fidele kaj nelaciĝeme zorgante pri ĝia prospero. Krom kaj post ŝi multaj kapablaj virinoj laboris fervore por la disvastigo de E kaj ĝia interna ideo. Dume, la rolo de la virino en la mondo entute fariĝis pli kaj pli grava. Estiĝis la t. n. feminista movado, postulanta por virinoj la samajn rajtojn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn, kiujn jam havis la viroj. Formiĝis gravaj int. ligoj de virinoj, kiuj celis protekton kontraŭ ĉia perforta subigo de homoj aŭ popoloj kaj antaŭ ĉio malebligon de militoj. La fincelo de tiuj ligoj estas esence identa al E-ismo, kiu tamen, krom la neceso interpacigi la popolojn, ankaŭ malkovris taŭgan helpilon por atingi tiun celon. Tion ekkonante, kelkaj klarvidaj E-istoj, por forigi la lingvajn malfacilaĵojn, decidis arigi ĉirkaŭ si kiel eble plej multe da virinoj. Kun ilia helpo ili volis pruvi antaŭ la publiko, ke int. paco estas ebla nur sur bazo de int. interkompreniĝo, t. e. sur fundamento de neŭtrala mondhelplingvo, kia estas E. Tiel estiĝis [[UDEV|Unuiĝo de E-istaj Virinoj]]. (UDEV.) Junaĝa kaj laŭ amplekso ankoraŭ malgranda tiu Unuiĝo jam faris respektindan sumon da laboro. Okaze de la 22-a UK, la unua post ĝia estiĝo aŭstria anino, dum demonstracio de la Londona Klubo en Hyde Park turnis sin al la virinoj inter granda amaso da ĉirkaŭstarantoj kun peto, ke ili lernu kaj poste disvastigu E-n por defendi pere de ĝi siajn virinajn kaj precipe siajn patrinajn rajtojn, kaj helpu al la fratinoj en tiuj landoj, kies leĝoj ankoraŭ rifuzas samrajtecon al la virinoj. Dum la 23-a UK en Kraków UDEV sendis gratulleteron al
}}
|