Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 126:
:{{por}} Mi eĉ dubas, ĉu akademiano rajtas diskonigi aŭ eble eĉ fari iujn ajn pli malpli privatajn reformojn. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 19:44, 5 dec. 2019 (UTC)
:{{kontraŭ}} La reformo estas sendube interesa kaj iuokaze almenaŭ diskutenda. Eble oni povas diri, ke tio ĉi ne plu estas Esperanto sed jam iu nova esperantida planlingvo, sed nia vikipedio ja estas tradicie amikema al planlingvaj eksperimentoj. Mi proponas ke anstataŭ forigi la artikolon tiuj, kiuj kontraŭas la ideon de reformo, aldonu siajn konsiderojn al sekcio "Kritiko".--[[Uzanto:Goren|Goren]] ([[Uzanto-Diskuto:Goren|diskuto]]) 12:22, 6 dec. 2019 (UTC)
:{{kontraŭ}} Mi kunsubskribas la kontraŭaĵon fare de [[Uzanto-Diskuto:Goren|Goren]]. Laŭ mi spaco sufiĉas en Vikipedio por plurfoje priparolitaj kaj priskribitaj proponoj rilate al (plan)lingvoj. La fakto ke esperantistoj kiel [[Federico Gobbo]], [[Edmund Grimley Evans]] kaj [[Markos Kramer]] priparolis la ideon, klarigas al mi ke j-sistemo estas same grava kiel [[Riismo|riismo]], [[Hen|hen]], [[Mx (titolo)|mx.]] kaj aliaj lingvoproponoj kiuj havas paĝojn en Vikipedio. <span style="font-family:Courier"><span style="color:green">[[Uzanto:Warddekock|Warddekock]]</span></span> 13:42, 12 dec. 2019 (UTC)
:{{forte kontraŭ}} Ĉi tiu propono por seksneŭtralaj radikoj en Esperanto estas sufiĉe fama por meriti propran artikolon. Ĝi estas kreita de fama esperantisto kaj eĉ membro de la [[Akademio de Esperanto]]. Ĝi estas prezentita ĉe pluraj Esperanto-renkontiĝoj (vidu la foton, kiun mi faris dum la [[Junulara E-Semajno]]), estas priparolita en esperantaj revuoj (en [[La Brita Esperantisto]]) kaj famaj blogoj (en [[Egalecen]] kaj [[Lingva Kritiko (retejo)|Lingva Kritiko]] de [[Bertilo Wennergren]]), estas menciita en esperantaj lernlibroj ([https://books.google.com/books?id=HJ2mDwAAQBAJ Amikaro] de [[Federico Gobbo]]) kaj ĝiaj vortoj eĉ estas menciitaj en [[PMEG]] (vidu [https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html#j-8cr ĉi tie]). La artikolo aldone havas plurajn fontojn kaj mi intencas aldoni eĉ pliajn. Komparu ĝin kun la samaŭtora [[Loglio]], kiu estas signife malpli fama en la Esperanto-komunumo, kaj dum multaj jaroj neniu kontestis la ekziston de tiu senfonta artikolo. La argumento de Tlustulimu ne estas valida, ĉar ne ekzistas malpermeso verki pri "privataj reformoj". Io nur estu fama kaj bone dokumentita por meriti propran artikolon en Vikipedio. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 23:15, 11 dec. 2019 (UTC)