Laoso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Lan Xang 1353–1893: Mi aldonis elparolon ĉar "x" ne estas litero en Esperanta alfabeto
e →‎Historio: mi kreis ligilon, sed mi ne kreis la paĝon, do esonte mi provos krei ĝin.
Linio 48:
[[Dosiero:Pha That Luang, Vientiane, Laos.jpg|eta|maldekstra|[[Pha That Luang]] en [[Vjentiano]], la laosa nacia simbolo|200px]]
 
Laoso havas siajn radikojn en la reĝlando [[Lan Xang]] (Esperante: "Lan Sango"; Miliono da Elefantoj), fondita en la [[14-a jarcento]], de militisto, Fa Ngum, kiu prenis la urbon [[Vjentiano]] kun trupo el 10 000 [[kmeroj]]. Ngum devenis de longa linio de laosaj reĝoj. Li ŝtatigis la [[teravado|Teravadan Budhismon]] kaj sub lia regado Lan-Xang prosperis. Post la 20 jaroj de ĝia formado, la reĝlando etendiĝis oriente de Ĉampao kaj laŭlonge de la montaro Annamite en Vjetnamo. Liaj ministroj, nekapablaj toleri la kruelecon de la reĝo, devigis lin ekziliĝi al la nuna taja provinco Nan en [[1373]],<ref>http://www.history.com/topics/fa-ngum |title=Fa Ngum|publisher=History.com |date= |accessdate=2011-01-23}}</ref> kie li poste mortis. La plej aĝa filo de Fa Ngum, Oun Heuan, (kiu prenis por si la titolon [[Samsenthai]]) surtroniĝis kaj regis dum 43 jaroj. Dum lia regado, Lan Xang iĝis grava komerca centro. Post lia morto en [[1421]], Lan Xang kolapsis en pluraj frakcioj batalantaj unuj kontraŭ aliaj por la venontaj cent jaroj.
 
En [[1520]], [[Photisarath]] atingis la tronon kaj translokigis la ĉefurbon de Luangprabango al Vjentiano por eviti la invadon de la birmanoj. [[Setthathirat]] estis reĝo en [[1548]], post kiam lia patro estis murdita, kaj ordonis la konstruadon de tio kio poste iĝis simbolo de Laoso, [[Pha That Luang]]. Setthathirat malaperis en la montaro dum la reveno el militista ekspedicio en [[Kamboĝo]] kaj Lan Xang rapide malfortiĝis. Tio daŭris ĝis la jaro [[1637]], kiam [[Sulinjavongso]] atingis la tronon de Lan Xang kaj denove etendigis la landlimojn. Sub lia regado, Laoso atingis sian orepokon. Kiam li mortis, Lan Xang okazis esti sen heredanto kaj la reĝlando dividiĝis en tri princlandojn. Inter [[1763]] kaj [[1769]], birmaj armenoj invadis la nordon de nuna Laoso kaj aneksis [[Luangprabango]], kiam [[reĝlando Ĉampasako|Ĉampasako]] estis sub [[Tajlando|siama]] suvereneco.