Ŝako: Malsamoj inter versioj

15 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 monatoj
Se la ludanto per iu movo atakos la reĝon de rivalo, tio signifas, ke li movas tiel, ke en la venonta movo li povus preni la reĝon, ni diras, ke ''ŝakigis'' la rivalon. Se tia situacio okazos, la rivalo devas ludi tiel, por ke li repuŝu tiun ĉi minacon. Sed se ekzistas neniu tia movo, kiu repuŝus la minacon de prenado de la reĝo, tio signifas ''[[mato]]n'', finon de la ludo, la venkon de la ludanto, kiu tiel ĉi atakis la reĝon de rivalo. La ludo finiĝas per venko ankaŭ okaze, ke la alia ludanto rezignos. [[Sendecida rezulto|Sendecidan rezulton]] eblas atingi aŭ per interkonsento de la ludantoj (unu proponos la sendecidan rezulton kaj la alia akceptos ĝin), kaj plu en la situacio de [[pato (ŝako)|pato]] (la ludanto ne estas en ŝako, sed li havas je dispozicio nenian permesitan movon), per tri ripetadoj de la sama pozicio, redukto de nombro de pecoj tiel, ke per la restintaj pecoj jam ne eblas atingi maton, kaj fine se ambaŭ ludantoj faris 50 sinsekvajn movojn eĉ ne preninte dum tio pecon de la rivalo aŭ movinte peonon.
 
En konkursa ŝako la ludo estas limigita per ''tempo'', por kies mezurado estas uzata [[ŝakhorloĝo]]. Tiu mezuras al ĉiu el la ludantoj tempon memstare en la tempo, kiam li estas movonta kaj pripensas. La ludanto, kiu ne plenumis la difinitan tempon, malvenkas la ludon, se la rivalo tiutempe ankoraŭ ne superis la tempon kaj havas sur la ŝakluda tabulo sufiĉe da fortoj ebligantaj matigi la rivalon dum la plej malbona ebla ludo de la rivalo. La tempoj por konkursa ludo kutime estadas en vico de horoj, sed ekzistas ankaŭ la t.n. ''rapida ŝako'' (15 ĝis 60 minutoj por la ludo por ĉiu ludanto) kaj ''[[Fulmoŝako|fulma ŝako]]'' (malpli ol 15 minutoj por la ludo por unu ludanto, tipe 5 minutoj).
 
Aparta sekcio estas [[koresponda ŝako]], kiu estas ludata longdistance helpe de [[letero|poŝto]], [[telegrafo]] aŭ [[retpoŝto]]. Al la ludantoj estas donita tempo en vico de tagoj, ili povas uzi literaturon, komputilon kaj konsilojn de geamikoj.
94

redaktoj