Feminismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
 
===Aliaj tendencoj===
[[Kultura feminismo]] estas la ideologio de "ina naturo" aŭ "ina esenco" kiu klopodas revalidigi tion kion oni konsideras subvalorigitaj inaj atributoj.<ref> Alcoff, Linda (Spring 1998). [https://www.semanticscholar.org/paper/Cultural-Feminism-versus-Post-Structuralism%3A-The-in-Alcoff/549cf43de97a34ad81206a0c44b76562c1ecb982 "Cultural Feminism Versus Post-Structuralism: the Identity Crisis in Feminist Theory".] Signs. The University of Chicago Press. 13 (3): 405–436. doi:10.1086/494426. ISSN 0097-9740. JSTOR 3174166. Alirita la 13an de decembro 2019.</ref> Ĝi emfazas la diferencon inter viroj kaj virinoj sed konsideras ke la diferenco estas psikologia, kaj estas kulture konstruita pli ol biologie denaske.<ref> Kramarae, Cheris; Spender, Dale (2000). Routledge international encyclopedia of women: global women's issues and knowledge. New York: Routledge. p. 746. ISBN 0415920906. </ref> Ties kritikistoj asertas, ke ĉar ĝi estas bazita sur [[Esencismo|esencisma]] vidpunkto de la diferencoj inter viroj kaj virinoj kaj defendas sendependecon kaj institucikonstruado, tio kondukis al feministoj retiriĝi el [[politiko]] al "vivo-stilo".<ref name=Verta > Taylor, Verta; Rupp, Leila J. (Autumn 1993). "# Women's Culture and Lesbian Feminist Activism: A Reconsideration of Cultural Feminism". Signs. The University of Chicago Press. 19 (1): 30. doi:10.1086/494861. ISSN 0097-9740. JSTOR 3174744. </ref> Kritikisto Alice Echols (feminisma historiisto kaj kultura teoriulo), konsideras, ke membro de ''Redstockings'' Brooke Williams estis kiu enkondukis la terminon "kultura feminismo" en 1975 por priskribi la senpolitikigosenpolitikigon de [[radikala feminismo]].<ref name=Verta />
 
'''Diferenca feminismo''' estis disvolvigita de feministoj en la [[1980-aj jaroj]], parte kiel reago al la "egaleca feminismo". Kvankam la diferenca feminismo ankoraŭ celas al egaleco, ĝi emfazas la diferencojn inter viroj kaj virinoj kaj argumentis, ke identeco aŭ sameco ne necesas por viroj kaj virinoj, kaj viraj kaj virinaj valoroj estu traktitaj egalece.<ref> Voet, Rian (1998). Feminism and Citizenship. SAGE Publications Ltd. </ref> Kelkaj tendencoj de diferenca feminismo, por ekzemplo tiu de Mary Daly, argumentas, ke viroj kaj virinoj ne estas diferencaj kaj havas diferencajn valorojn aŭ diferencajn manierojn por sciaro, sed ke virinoj kaj iliaj valoroj estas superaj al tiuj de viroj.<ref> Tandon, Neeru. Feminism: A Paradigm Shift. p. 68. </ref>
 
'''Ekofeminismo''' ligas [[ekologio]]n kun feminismo. Ekofeministoj vidas la dominadodominadon al virinoj kiel esence el la samaj ideologioj kiuj kondukas al la dominado de la [[medio]]. Okcidentaj patriarkecaj sistemoj, en kiuj viroj posedas kaj kontrolas la teron, estas vidataj kiel responsaj pri la subpremado de virinoj kaj detruado de la natura medio. Ekofeministoj argumentas, ke povaj viroj kontrolas la teron, kaj tiele povas ekspluati ĝin por siaj propraj profito kaj sukceso. En tiu situacio, ekofeministoj konsideras virinojvirinojn kiel ekspluatitaj de povaj virinoj por siaj propraj profito, sukceso kaj plezuro. Tiele ekofeministoj argumentas, ke kaj virinoj kaj la medio estas ambaŭ ekspluatitaj kiel pasivaj peonoj[[peono]]j en la kurkonkurenco al la dominado. Ekofeministoj argumentas, ke la povaj homoj kapablas havi avantaĝon el ili distinge ĉar ili estas vidataj kiel pasivaj kaj ankaŭ senhelpaj.<ref name=MacGregor/> Ekofeminismo konektas la ekspluatadon kaj dominadon de virinoj kun tiu de la medio. Kiel vojo al la reparado de sociaj kaj ekologiaj maljustecoj, ekofeministoj sentas, ke virinoj devas labori al la kreado de [[Naturprotektismo|sana medio]] kaj la finigo de la detruado de la teroj al kiuj plej virinoj devas fidi por vivteni siajn familiojn.<ref name=MacGregor>{{Cite book |author=MacGregor, Sherilyn |title=Beyond mothering earth: ecological citizenship and the politics of care |year=2006 |publisher=UBC Press |location=Vancouver |isbn=0-7748-1201-X |page=286}}</ref>
 
Ekofeminismo argumentas ke estas konekto inter virinoj kaj naturo kiu venas el ilia komuna historio de subpremado fare de patriarkeca okcidenta socio. Vandana Shiva postulas, ke virinoj havas specialan konekton kun la medio tra sia ĉiutaga interagado kun ĝi, kio estas ignorita. Ŝi diras, ke "virinoj en vivtenadaj ekonomioj, produktante kaj reproduktante riĉon en partnereco kun la naturo, estis espertuloj en sia propra rajto de holistika kaj ekologia sicarosciaro de la naturaj procezoj. Sed tiuj alternativaj manieroj de sciaro, kiuj estas orientitaj al la sociaj profitoj kaj vivtenadaj necesoj ne estas agnoskitaj de la [[kapitalismo|kapitalisma]] [[Reduktismo|reduktisma]] [[paradigmo]], ĉar ĝi malsukcesas percepti la interkonektecon de naturo, aŭ la konekton de la vivoj, laboroj kaj sciaroj de virinoj kun la kreado de riĉo."<ref> Shiva, Vandana (1988). Staying alive: women, ecology and development. London: Zed Books. ISBN 978-0-86232-823-8. </ref> Tamen, feminista kaj soci-ekologisto Janet Biehl kritikis ekofeminismon ĉar ĝi fokusis tro multe al mistikisma konekto inter virinoj kaj [[naturo]] kaj ne sufiĉe al la veraj kondiĉoj de virinoj.<ref> Biehl, Janet (1991). Rethinking eco-feminist politics. Boston, Massachusetts: South End Press. ISBN 978-0-89608-392-9. </ref>
 
[[Postkolonia feminismo]] aŭ '''triamonda feminismo''' estas [[intersekca teorio|intersekcisma]] formo de feminismo, kiu evoluis kiel respondo al akuzita fokuso en la dominanta formo de feminismo nur pri la spertoj de virinoj en [[okcidenta kulturo|okcidentaj kulturoj]]. Postkolonia feminismo strebas inkludi en sia ekzamenado la manierojn, kiel [[rasismo]] kaj la longdaŭraj politikaj, ekonomiaj, kaj kulturaj efektoj de [[koloniismo]] tuŝas neblankajn, neokcidentajn virinojn en la [[postkoloniismo|postkolonia]] mondo. Postkolonia feminismo originis kiel kritiko de feminismaj teoriistoj en evoluantaj landoj, rimarkante la universaligan tendencon de popularaj feminismaj ideoj kaj argumentante, ke virinoj, kiuj loĝas en neokcidentaj landoj, estas misreprezentataj.