Primošten: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Primosten peninsula.jpg|thumb|220px|Primošten]]
'''Primošten''' estas unu el la plej belaj urboj de [[Kroatio]]. Ĝi situas en la sudo, inter la urboj [[Šibenik]] kaj [[Trogir]], ĉe la [[Adriatiko|Adriatika marbordo]] kaj havas ĉ. 1.745 loĝantojn. La loĝantoj vivtenas sin per turimo, fiŝkaptado kaj per vin- kaj olivkulturado. Konato en la regiono estas la ruĝa vino ''Babić''. Primošten estas fama pro la grandaj kaj belaj vinberejoj. Foto de la vinberejoj de Primošten pendis en la UN centro en [[Nov-Jorko]]. Krom la vinberejoj, Primošten ankaŭ estas konata pro ĝia tradicia [[azeno|azena]] vetkurado kiu okazas ĉiusomere. La plej granda plaĝo de Primošten nomiĝas ''Raduča'', kaj oni elektis ĝian pli malgrandan parton, ''Mala Raduča'', kiel unu el la 10 plej belaj plaĝoj en Kroatio (kaj Kroatio estas, laŭ freŝdata esplorado de [[National Geographic Society|National Geographic]] magazino en Usono, la pintdestino ([[2006]]) en la mondo por somera feriado).
Dum la [[1960-aj jaroj]] (kaj pli poste) sur duoninsulo apud Primošten estis '''Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno'''. D-ro [[Gabrijel Divjanoviĉ]] iniciatis la E-feriejon kaj [[Hugo Kraus]] verkis fotolibron pri ĝi nomata "Feliĉigaj Ferioj".