Victor Wittner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
'''Victor WITTNER''', ankaŭ: ''Viktor Wittner'', pseŭdonime ''Vivo''; naskiĝinta la {{daton|1|3|1896}} en [[Herca]] (Герца)/[[Ĉernivca provinco]] kaj mortinte la {{daton|27|10|1949}} en [[Vieno]], estis [[aŭstrio|aŭstra]] verkisto kaj kritikisto.
== Vivo ==
Victor Wittner, estante filo de kuracisto, pasigis la junulajn jarojn en [[Suceava]]. Post kiam li ekstudentis pri medicino ĉe la [[Universitato de Vieno]] li devis eksoldati en la [[Aŭstria-hungara armeo]] dum la [[Unua mondmilito]]. Post militofino li aktivis en Vieno kiel liberprofesia verkisto kaj teatrokritikisto, i.a. ĉe la gazetojtaggazeto ''[[Die Stunde]]'' kaj la kulturmagazino ''[[Die Bühne]]''.
 
Ekde 1928 li redaktistis kaj inter januaro 1930 kaj majo 1933 li ĉefredaktistis ĉe la en [[Berlino]] eldonita kulturgazeto ''[[Der Querschnitt]]''. En 1932 lia komedio ''Ein Herr Herbst'' premieris ĉe la viena [[Volkstheater]]. Post la potencakiro de la [[nazioj]] li reiris al Aŭstrujo kie li pro malriĉeco ofte devis ŝanĝi la loĝejojn. Post [[Anschluss]] en marto 1938 li fuĝis al [[Prago]] kaj poste en [[Svislando]]. Internigite li rajtis vivi en porrifuĝintaj loĝejoj en [[Zuriko]]. Labori antaŭ 1945 ne permesitis al li. Ekde 1947 Wittner troviĝis intertempe ankaŭ denove en Vieno.