Kajakado-Kanuado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Teksto pri Olimpiaj fakoj, korekti erarojn
Foto kaj subtitolo Pagajado
Linio 32:
 
== Fakoj ==
[[dosiero:Silke Hörmann.jpg|eta|Konkursa kajako]]
=== Mallongdistanca kurumo ===
Ĝi estas Olimpia fako ekde 1936. La internaciaj distancoj estas 200 metroj, 500 metroj, 1000 metroj kaj 5000 metroj. Partoprenas kaj kajakistoj kaj kanuistoj en apartaj konkursoj. Kajako povas esti unu-, du- aŭ kvarpersona. Kanuo povas esti unu- aŭ dupersona. La konkursoj estas flankalflankaj kun maksimume naŭ lenoj. En la Olimpiaj Ludoj ok sportistoj konkursas samtempe. Ekzisas 12 kategorioj.
Linio 45 ⟶ 46:
*Drakoboataj kurumoj
*Starpagajado
 
== Pagajado ==
Bona svingo de pagajo celas efike uzi sian forton sen troŝarĝi iun korpoparton.
=== En kajako ===
La ĝustan intermanan distancon por teni la pagajon oni atingas per teni ĝin super la kapo kun orte fleksitaj kubutoj. En la boato oni sidas rekte aŭ eble ĝis 10° antaŭklinite sen apogi sin al la dorsoapogilo. La krurojn oni tenas kune kaj la piedoj apogiĝas ĉe la piedoapogilo. La piedoapogilo estu tiom for, ke la genuoj estas ete fleksitaj. Ili gravas por subteni la torson dum la svingo. La torso kaj kruroj kreas la forton por peli la boaton. La ŝultroj kaj brakoj nur transdonas la forton al la pagajo. Oni turnas la torson ĉe la kokso kaj la suba brako (la flanko kie la padelo estas enakva) estas ne tute malfleksita. La supra mano troviĝas proksimume tiel alte kiel la kapo. La genuon de la flanko kie la padelo estas enavka oni levas antaŭ la tiro. Dumtire oni malfleksas ĝin kaj premas la piedon al la piedoapogilo. La antaŭenigo rezultas el turno de la torso. La tiro finiĝas kiam la suba mano atingas la ventron. Kiam oni elakvigas la padelon, oni levas la kubuton maksimume ĝis la ŝultro. La torso ankoraŭ iom plu turniĝas por komenci la venontan svingon sufiĉe antaŭe. La tiro estas plej efike de la padeloenakviĝo ĝis kiam ĝi atingas la genuon. Tro malfrue elakvigi la padelon malakcelas la boaton. La padelo enakve ankaŭ ne moviĝas paralele al la boato, sed estas pli for de la boato kiam oni elakvigas ĝin. Oftaj eraroj estas malbona korpoteniĝo aŭ tro uzi la brakojn kaj maltro uzi la pli fortajn dorsomuskolojn.
 
== Vidu ankaŭ ==