Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 898:
Kian utilon havas alidirektilojn kreitaj de vi? [[Marlin]] al [[Kantono Falls (Teksaso)]]. Kial vi ne verkos mem paĝon pri Marlin? [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 14:27, 15 dec. 2019 (UTC)
:{{re|Petr Tomasovsky|montri=ne}}Mi ĝenerale opinias ke blua ligilo pli utilas ol ruĝa, kiu estas informa "[[sakstrato]]" kaj nenion ajn informas pri la celata temo. Tial mi lastatempe dediĉas min pri pliampleksigo de informoj pri Usono, ĉi-tie pri Teksaso, kio ne eblas aliel ol krei minimumajn artikolojn pri la kantonoj. Sed se vi vidas la [[listo de kantonoj de Teksaso|liston de kantonoj de Teksaso]], vi vidas ke estas multaj kantonoj tie kun loĝantaro de eĉ malpli ol 20 000 homoj, malpli ol averaĝa urbeto aŭ neurba komunumo de la tero. Persone mi ĝojus se oni reformus la subŝtaton tiel ke ĉiu kantono havus - ni diru - 50 000 anojn, sed kompreneble celo de enciklopedio ne estas ŝanĝi la mondon, nur priskribi ĝin. Sed mi ne verkos mem paĝon pri Marlin, ĉar ĝi laŭ la lasta censo eĉ ne havas 6 000 (!) loĝantojn. Eble mi entute rezignu pir kreado de teksakaj kantonoj kun loĝantaro de malploi ol 50 000 homoj, tiam mi havas multe malpli da laboro kaj ne ĝenos manko de la koncernaj ĉeflokoj krom en la menciata [[listo de kantonoj de Teksaso|listo]], sed tamen la ruĝaj ligiloj pri la mankaj kantonaj tekstoj ĝenos en ĉiu ekzistanta kantona teksto. Mi nun havas malmultajn "tempofenestrojn", kaj ne emas krei novajn artikolojn pri ĉiu vilaĝo de la tero, sed mi tendencas verki enhave "de supre suben", de pli ĝeneralaj temoj al pli detalaj. Tial mi pensas ke kovri vikipedion pri informoj de '''ĉiu''' kantono de Teksaso kaj tendence alinomigi nomojn de malgrandaj ĉeflokoj kiel [[Marlin]] al koncerna malgranda kantono pli utilas ol havi artikolojn pri 8 el la teorie 254 kantonaj tekstoj kaj pri 8 el la teorie 254 ĉeflokoj. Mi '''volonte''' ankoraŭ kreos artikolon pri la urbo [[Odessa (Teksaso)]], sed pri [[Kantono Borden (Teksaso)|Borden]], 585 loĝ., kaj ties ĉefloko [[Gail (Teksaso)|Gail]], 231 loĝ., laŭ mi unu komuna artikolo devos sufiĉi. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:31, 15 dec. 2019 (UTC)
::Saluton, ni havas la saman opinion en tio, ke la blua ligilo estas pli utila ol la ruĝa. Sed nur en tiu kazo, ke la blua ligilo "kondukas" al ĝusta titolo. Se la blua ligilo "kondukas al malĝusta titolo, tio estas nur konfuzigo de legantoj, kiuj atendante novan paĝon, revenas al elirpunkto. Tiuokaze prefere lasu la ligilojn la ruĝaj, por ke oni sciu, ke tiu paĝo estas kreenda, eĉ se vi mem ne deziras verki pri ĝi nenion. Eble aliaj povus fari tion, sed ili ne faros tion, ĉar vi konfuzigas ilin. Kaj ankoraŭ unu noto. Eblas verki pri ĉio ajn. Vd. ekz. [[Pavlov (Benešov)|Pavlov]] aŭ [[Rankovice]]. Ankoraŭ unu demando, ĉu plaĉus al vi, se oni alidirektus paĝojn pri ĉiuj vilaĝoj al distriktoj, en kiuj ili troviĝas, ekz. ĉiuj vilaĝoj en Gemanio al Berlino? Leganto volas legi pri konkreta objekto kaj ne ke li estu alidirektita kaj puŝita reen al elirpunkto. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 06:18, 16 dec. 2019 (UTC)