Jordana valo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Jordana valo''' estas geografia regiono kiu konsistigas parton de la pli larĝa [[Jordana Fenda Valo]], tra tiu fluas la rivero [[Jordano]], laŭ kiu nomiĝas la valo. La regiono longas 120 kilometrojn kaj larĝas 15 kilometrojn, kaj etendiĝas de la sudo de la [[Tiberiada Lago]] norde al la nordo de la [[Morta Maro]] sude. Sude de la Morta Maro ĝi plu etendiĝas pliajn 155 kilometrojn ĝis la urbo [[Akabo]] - areo ankaŭ konata kiel [[Arabaho]] aŭ ''Wadi Arabah''.
 
Proksimume 47.000 palestinanoj nun vivas en la parto de la valo kiu troviĝas en la teritorio [[Cisjordanio]], en proksimume 20 daŭraj komunumoj inkluzive de la urbo [[Jeriĥo]]. Miloj da pliaj palestinanoj, grandparte beduinoj, vivas en dumtempaj komunumoj. Proksimume 11.000 israelanoj vivas en 17 [[kibuco]]j kiuj estas parto de la israela regiono [[Emek HaJarden]]. Kromaj 7.500 israelanoj vivas en 26 pliaj israelaj setlejoj kaj 5 kampadejoj kiuj fondiĝis en la cisjordania parto de la Jordana valo ekde la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La parto de la valo, kiu apartenas al la ŝtato [[Jordanio]], havas ioimiom pli ol 85.000 enloĝantojn. La plejparto de tiuj estas farmistoj en etaj familiaj farmoj.
 
== Superrigardo ==
Linio 8:
La norda parto de la valo konatas sub la nomo ''Ghor'', kaj ĝi inkluzivas la riveron [[Jordano]]. Kun klimato plurajn gradojn pli varma ol en la ĉirkaŭaj regionoj, kiu permesas tutjaran agrikulturadon, kun fekunda grundo kaj bona akvoprovizo pro la proksima rivero, la teritorio tre taŭgas por agrikulturado. La rivero fluas suden en la Mortan Maron. Sude de la Morta Maro, la Jordana valo havas varmegan kaj sekan klimaton, fakte konsidereblas dezerto kaj nomiĝas [[Arabaho]].
 
Agrikulturo en la regiono ''Ghor'' pruveblas dum la tempo ekde antaŭ 10.000 jaroj. Ekde ĉirkaŭ la jaro 3.000 antaŭ Kristo, agrikulturaj produktoj eksportiĝas al ĉirkaŭaj regionoj. La fekunda grundo de la teritorio priskribiĝas en la [[Torao]] de la juda respektive la [[Malnova Testamento]] de la kristana tradicioj, kaj la rivero Jordano estis la loko kie [[Johano la Baptisto]] baptis [[Jesuo Kristo|Jesuon Kriston]] laŭ la religiaj tekstoj.
 
Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, modernaj agrikulturaj teknikoj vaste plimultigis la produktadon. La konstruo de la Kanalo "Reĝo Abdullah" de la ŝtato Jordanio dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiu gvidas 69 kilometrojn tra la orienta parto de la valo, akvigis multajn novajn areojn kaj tre subtenis la tiean agrikulturadon. La enkonduko de transporteblaj [[vitrodomo]]j proksimume sepobligis la agrikulturan produktadon, kaj permesas al Jordanio eksporti grandan kvanton da fruktoj kaj legomoj dum ĉiuj sezonoj.
 
==Teritoria disputo==
Antaŭ la [[sestaga milito]] de la jaro [[1967]], la jordania flanko de la valo estis la hejmregiono de proksimume 60.000 palestinanoj, kiuj grandparte vidisvivis de agrikulturo kaj paŝtado. Ĝis 1971, la enloĝantaro malkreskimalkreskis ĝis 5.000 rezulte de la milito kaj la armita konflikto de la jaro [[1970]] kaj [[1971]] inter la palestinaj [[gerilano]]j kaj la armeo de Jordanio.
 
Ekde la fino de la milito de 1967, ĉiu registaro de Israelo konsideris tiun-ĉi regionon la "orienta limo" de Israelo enkalkulinte la teritoriojn okupaciitajn kontraŭ la internaciaj deklaroj, ekzemple de [[Unuiĝintaj Nacioj]].
 
==Arkeologio==
Linio 21:
 
[[Kategorio:Geografio de Jordanio]]
[[Kategorio:Geografio de Israelo]]
[[Kategorio:Valoj en Israelo]]
[[Kategorio:Valoj en Jordanio]]