Aŭstralia kontinento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
rv vandalism
Etikedo: Malfaro
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 7:
|Lingvoj = (multaj)
|Horzonoj = [[UTC]]+10 al UTC+8
|Plej grandaj urboj = [[Sidnejo]] <br /> [[Melburno]] <br /> [[Brisbano]]
}}
La '''Aŭstralia kontinento''', '''Sahulo''', aŭ la '''Aŭstrali-Nov-Gvinea kontinento''' estas ĝenerale konsiderata kiel la plej malgranda el la sep [[kontinento]]j. Ne estas ĝenerale akceptita difino de la vorto "kontinento." Baza difino povus esti "Unu el la ĉefaj konstantaj terkorpoj de la tera surfaco." ''(Oxford English Dictionary)''. Laŭ tiu difino, la Aŭstralia kontinento inkludas nur la ĉefteron de la ŝtato [[Aŭstralio]], kaj ne apudajn insulojn kiel [[Tasmanio]] aŭ [[Nov-Gvineo]]. El la vidpunkto de la [[geologio]] aŭ de la [[fizika geografio]], tamen, "kontinento" povas esti komprenata kiel inkludanta la [[kontinentbreto]]n (la merĝita apuda areo) kaj la [[insulo]]jn de la platformo, kiuj estas konsiderataj kiel struktura parto de la kontinento. Laŭ tiu difino [[Tasmanio]], [[Nov-Gvineo]] kaj aliaj apudaj insuloj estas parto de la Aŭstralia kontinento, ĉar ili sidas sur la sama kontinenta platformo (kuŝejo). Tiuj insuloj estas apartigitaj de la maro ĉirkaŭ la kontinenta platformo — la [[Arafura Maro]] kaj la [[Toresa Markolo]] inter [[Aŭstralio]] kaj [[Nov-Gvineo]], kaj la [[Bass Markolo]] inter ĉeftera [[Aŭstralio]] kaj [[Tasmanio]].
Linio 18:
 
== Geografio kaj nomenklaturo ==
[[ImageDosiero:Topographic90deg S0E90.png|200px|thumbeta|rightdekstra|La Aŭstrala [[kontinenta platformo]] (helblue) estas apuda al [[Nov-Gvineo]], sed ne kun aliaj insuloj de la [[Pacifiko]] kiel [[Nov-Zelando]].]]
La Aŭstralia kontinento estas la plej malgranda kaj malalta homloĝata kontinento de la [[Tero]], havante totalan terareon de {{nombro|8560000}} km². Kvankam [[Aŭstralio|la ŝtato de Aŭstralio]] okupas multon de la kontinento kaj estas ofte misprenata kiel la tuta kontinento, Aŭstralio kaj la apudaj insuloj estas konektitaj de neprofunda [[kontinenta platformo]] kovranta ĉirkaŭ {{nombro|2500000}} km² inkludante la areojn de la [[Sahula Platformo]]<ref name="aims">[http://www.aims.gov.au/pages/reflib/bigbank/pages/bb-04.html Big Bank Shoals of the Timor Sea: An environmental resource atlas, 2001, Australian Institute of Marine Science, 2006-08-28]</ref><ref name="wirantaprawira">Wirantaprawira, Dr Willy [http://www.wirantaprawira.net/indon/land.html 2003, 2006-08-28]</ref> kaj de la [[Bass Markolo]] kaj duono de tio estas malpli ol 50 metrojn profunda.
 
Ĉar Aŭstralio la [[ŝtato]] estas ĉefe sur ununura ĉeftero, kaj enhavas plejon de Aŭstralia kontinento, ĝi estas foje neformale aludita kiel "insula" kontinento, ĉirkaŭita de ĉiu flanko de oceanoj.<ref>Löffler, Ernst, A.J. Rose, Anneliese Löffler & Denis Warner, Australia:Portrait of a Continent, 1983, Hutchinson Group, Richmond, Victoria, paĝo 17, isbn=0091304601.</ref>
 
Antaŭ la [[1970-aj jaroj]], arkeologoj nomis la ununuran pleistocenan teramason per la nomo ''Aŭstralazio'',<ref name=ballard>Chris,Ballard, Stimulating minds to fantasy? A critical etymology for Sahul, ĉe Sahul in review: Pleistocene archaeology in Australia, New Guinea and island Melanesia, paĝoj 19-20, Australian National University, Canberra , 1993, ISBN 0-7315-1540-4</ref> kvankam tiu vorto estas plej ofte uzata por pli ampleksa mondoregiono kiu inkludus terojn kiel Novzelando, kiu ne estas en la sama kontinenta platformo. En la fruaj [[1970-aj jaroj]] oni enkondukis la [[termino]]n ''Granda Aŭstralio'' por la pleistocena kontinento.<ref name=ballard/> Poste en 1975a prelego kaj sekva publikaĵo,<ref>Allen, J., J. Golson kaj R. Jones (eldonistoj), Sunda and Sahul: Prehistoric studies in Southeast Asia, Melanesia and Australia, 1977, Academic Press, Londono, ISBN 0-12-051250-5.</ref> ili etendigis la nomon ''Sahul'' el ties ĝistiama uzo por la ĝusta signifo de [[Sahula platformo]] por kovri la tutan kontinenton.<ref name=ballard/> Biologo, nescia de tiuj terminoj uzitaj de arkeologoj, sugestis en 1984 la nomon ''Meganezio'', signife "granda insulo" aŭ "granda insulgrupo", aplikante ĝin al kaj la pleistocena kontinento kaj al la nuntempaj teroj,<ref>W. Filewood, The Torres connection: Zoogeography of New Guinea En Vertebrate zoogeography in Australasia, paĝoj 1124-1125, Hesperian Press, Carlisle, W.A., 1984, ISBN 0-85905-036-X.</ref> kaj tiu nomo estis uzota de biologoj.<ref>ekz. Flannery, Timothy Fridtjof, The future eaters: An ecological history of the Australasian lands and people, 1994, Reed, Chatswood, NSW, ISBN 0-7301-0422-2, paĝoj 42, 67</ref> Tamen, aliaj uzis ''Meganezion'' kun diferencaj signifoj: la vojaĝisto [[Paul Theroux]] inkludis [[Nov-Zelando]]n en sia difino<ref>Theroux , Paul, The happy isles of Oceania: Paddling the Pacific, 1992, Penguin, Londono, ISBN 0-14-015976-2.</ref> kaj aliaj uzis ĝin por Aŭstralio, Nov-Zelando, kaj [[Havajo]].<ref>Wareham, Evelyn, 2002, From Explorers to Evangelists: Archivists, Recordkeeping, and Remembering in the Pacific Islands En ''Archival Science'', volumo 2, n 3-4, paĝoj 187–207, 10.1007/BF02435621.</ref> Alia biologo, [[Richard Dawkins]], malkontenta kun la terminoj ''Sahul'' kaj ''Meganezio'', formis la nomon ''Australinea'' en 2004.<ref>Richard Dawkins, The ancestor’s tale: A pilgrimage to the dawn of evolution, 2004, Houghton Mifflin, Boston, ISBN 0-618-00583-8, paĝo 224.</ref> Ankaŭ ''Aŭstralio-Nov-Gvineo'' estis uzata.<ref>e.g. Pre-LGM Sahul (Pleistocene Australia-New Guinea) and the Archaeology of Early Modern Humans, O'Connell, James F., Allen, Jim, Rethinking the Human Revolution, Mellars, 2007, paĝoj 395–410, Cambridge, McDonald Institute for Archaeological Research, http://www.anthro.utah.edu/PDFs/joc/32o_conn.pdf
</ref>
 
Linio 36:
Animalaj grupoj kiel [[makropodoj]], [[monotremoj]] kaj [[kazuaro]]j estas [[endemismo]] de Aŭstralia kontinento. Estas tri ĉefaj kialoj por la enorma diverseco kiu disvolviĝis kaj en planta kaj en animala vivoj.
 
* Dum multo de la resto de la mondo suferis teruran glaciepokon kaj tiele perdis specidiversecon, Aŭstralia kontinento nordeniris je iu rapido ke la monda malvarmiĝo egaliĝis pro ties grada movo al [[ekvatoro]]. [[Temperaturo]]j en Aŭstralio-Nov-Gvineo, aliel dirate, restis konstantaj dumlonge kaj granda nombro de diferencaj plantaj kaj animalaj specioj kapablis evolui ĝis trafi taŭgajn partikularajn [[ekologia niĉo|ekologiajn niĉojn]].
* Ĉar la kontinento estis pli izolita ol iu ajn alia, malmultaj forspecioj alvenis koloniiĝi, kaj nur unikaj indiĝenaj formoj disvolviĝis senprobleme.
* Fine, spite la fakton, ke la kontinento estis jam tre malnova kaj relative nefruktodona, estas disigitaj areoj de alta fruktodoneco. Dum aliaj kontinentoj havas [[Vulkano|vulkanan]] aktivecon aŭ amasajn [[glaĉero]]jn, nefiltritajn [[roko]]jn riĉajn en [[mineralo]]j, la rokoj kaj [[grundo]]j de Aŭstralio restis dumlonge netuŝitaj escepte de grada [[erozio]] kaj profunda [[efloresko]]. Ĝenerale, fruktodonaj grundoj produktas multon da vivo, kaj relative grandan nombron de specioj, tio estas altan nivelon de [[biodiverseco]]. Tio ĉar kie [[nutrero]]j estas plenplenaj, la konkurenco ne estas ege granda inter rivalaj specioj, lasante grandan kampon por renoviga [[kunevoluo]], kiel okazas en tropikaj, fruktodonaj [[ekosistemo]]j. Kontraste, nefruktodonaj grundoj kaŭzas konkurencon ĉar individuoj devas alfronti konstantan medipremon, lasante malpli da kampo por diverĝa evoluo, la procezo kreonta novajn speciojn.
Linio 48:
Kvankam [[Nov-Gvineo]] estas la plej norda parto de la kontinento, kaj oni povus imagi, ke plej tropikaj laŭ klimato, la altitudo de la altaj teroj de [[Nov-Gvineo]] servis por ke multaj animaloj kaj plantoj kiu iam estis komunaj en la tuta Aŭstralia kontinento nuntempe pluvivas nur en la ties tropikaj altaj teroj (kie ili estas draste minacataj de la premo pro [[troloĝado]]).
 
== Vidu ankaŭ ==
{{portaloPortalo Aŭstralio}}
* [[Aŭstralazia ekozono]]
* [[Platotektoniko]]
Linio 59:
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
<references/>
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Aŭstralia kontinento| ]]