Silla: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Diversaj lingvaj ĝustigoj.
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Nomo ==
De sia fondiĝo ĝis sia kresko al plena regno, Silla estis registrita per variaj [[hanĝa]] (ĉinaj ideogramoj) fonetike proksimaj al sia korea nomo: 斯盧 (사로, saro), 斯羅 (사라, sara), 徐那(伐) (서나(벌), seona(beol)), 徐耶(伐) (서야(벌), seoya(beol)), 徐羅(伐) (서라(벌), seora(beol)), 徐伐 (서벌, seobeol). En 503, Reĝo [[Jijeung]] normigis per la ideogramoj 新羅, kio en moderna [[korea lingvo]] estas legata kune kiel "Silla"; tamen, korea /s/ estas ofte palataligita antaŭ /i/, do la aktuala fonetika rezulto aŭdemas simile al "Ŝil-la". La origina nomo de la vorto eble signifis "ĉefurbo", kvankam ekzistas variaj aliaj konjektoj.
[[Dosiero:统一新罗九州.jpg|thumb|right|UnifiedUnuigita Silla 新羅.]]
La rektan idon de la vorto "Seora-beol," la nomo de la ĉefurbo de Silla, oni povas vidi en la Frua Mezkorea formo Syebeurh (셔블) signifanta "reĝa ĉefurbo", kiu baldaŭ ŝanĝiĝis al Syeowul (셔울), kaj finfine rezultis al Seoul ([[Seulo]]) (서울) en la moderna korea lingvo. "Seoul" estas ja la nomo, per kiu la modernaj koreoj nomas la nunan ĉefurbon de [[Sud-Koreio]], urbo kiu estis historie konata kiel Hanseong aŭ Hanyang.