Deutscher Bundesjugendring: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
esperantigita parametro, +Bibliotekoj
Linio 9:
La [[Germana Esperanto-Junularo]] ekde la fino de la 1970-aj jaroj estis membro de unu el tiuj korporaciaj membroasocioj, la ''Arbeitskreis zentraler Jugendverbände'' (AzJ, "Laborrondo de centraj junularaj asocioj"). Fine de la 1980-aj jaroj tiu laborrondo havis la tendencon iĝi politike [[konservativismo|konservativisma]], kaj la Esperanto-Junularo tie, inter deko da tre malsamspecaj junularaj asocioj, sentis sin neperfekte reprezentata. La GEJ-motoro [[Thomas Pusch]] tial ekde [[1990]] tre subtenis prosperigi la kontaktojn inter la nov-ekiĝintaj junularaj asocioj de la eksa ŝtato [[GDR]], kiuj post la [[9-a de novembro]] [[1989]], kiam liberiĝis la socio de [[GDR]], fondiĝis kaj kunlaboris ĉe "ronda tablo de la junularo" - inter ili la Esperanto-Junularo. El la "ronda tablo" ekestis asocio kun la nomo ''Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände'' (ANDJ, "Laborkomunumo novaj demokratiaj junularaj asocioj"), el kiu iuj junularaj asocioj malgraviĝis, aliaj malfondiĝis, sed restis la Esperanto-Junularo unu- kaj asocio de junaj [[gejo]]j aliflanke, kiuj decidis teni la [[koalicio]]n kaj en [[1991]] aliĝi kiel plia korporacia membroasocio al la Germana Federacia Junulara Ligo (al tiu ligiĝis malmembriĝo de GEJ el la antaŭa koalicio AzJ). En la nova koalicio de nur du centraj junularaj asocioj, GEJ havis multe pli fortan voĉon. [[Thomas Pusch]] iĝis la unua esperantisto, kiu dum [[1993]] kaj [[1994]] ricevis postenon en la supera komitato de la Germana Federacia Junulara Ligo. Konsiderante, ke la plej grandaj membroasocioj de DBJR, kiuj ekde la 1950-aj jaroj komence sole inter si dividis la ŝtatajn subvenciojn por internaciisma, demokratiiga kaj socia junulara agado, tiam forte kontraŭbatalis ĉiun "novan" membroasocion, tiu aliĝo kaj pli forta reprezentiĝo estis granda tiutempa atingo por la nacia Esperanto-movado.
 
[[Dosiero:Aktionderigmetalljugend.JPG|thumbeta|<center>anoj de la sindikata junularo en demonstracio]]
 
=== Unuope membraj junularaj asocioj ===
Linio 73:
* [http://www.dbjr.de oficialaj paĝoj de la Germana Federacia Junulara Ligo (precipe en la germana, sed iom ankaŭ en la franca kaj angla)]
* [http://www.alleanders-allegleich.de "alle anders - alle gleich" - "ĉiuj malsame - ĉiuj same", eŭropa junulara kampanjo por plureco, homaj rajtoj kaj politika partopreno de gejunuloj]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Junularaj organizaĵoj]]