Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 68:
La uzado de la duonustava fasono estis limigita nur por diservaj libroj, aliaj oni devis presi per la nova fasono. Poste, en 18–19-aj jarcentoj, laŭ modelo de la civila fasono estis reformitaj aliaj cirilaj alfabetoj. Nur la rumana cirila alfabeto ĝis la fino konservis duonustavon — oni ŝanĝis ne fasonon, sed la alfabeton. Sed en transiraj alfabetoj lastajn cirilajn literojn oni presis laŭ la civila fasono.
 
==== En Bulgario ====
[[Dosiero:Bulgarska Azbuka.png|150px|eta|maldekstra]]
La civila alfabeto estis adaptita al la bulgara lingvo en la 18-a jarcento. Aperis diversaj variantoj de la alfabeto, kiuj enhavas ekde 28 ĝis 44 literojn. La plej populara en 1870-aj fariĝis la alfabeto kun 32 literoj, proponita de [[Marin Drinov]]. Dum la reformo de [[1945]] oni forigis el alfabeto la literojn [[Ѫ]] kaj [[Ѣ]], do la moderna bulgara alfabeto enhavas 30 literojn.<br clear="all"/>
==== En Serbio ====
La serban alfabeton reformis en la 19-jarcento [[Vuk Karadžić]]. La nova alfabeto sekvis la principon: “''Skribu tiel, kiel vi diras, legu tiel, kiel estas skribite''”. Lia reformo movis la literaturan serban lingvon de Slavono al la ĉiutaga parola lingvo. Karadžić forigis superfluajn literojn, kiuj ne plu signifis iujn apartajn fonemojn en tiama serba lingvo, kaj aldonis novajn.
En lia alfabeto restis la 24 literoj de kirilico: