Uebeschi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto de la koordinatoj laŭ la germana artikolo de:Uebeschi
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj
Linio 20:
'''Uebeschi''' estis ĝis la 31-a de decembro [[2009]] komunumo de la [[distrikto Thun]] kaj ek de la 1-a de januaro [[2010]] komunumo de la [[administra distrikto Thun]] en [[Kantono Berno]], [[Svislando]]. Ĝi havis 695 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
 
== Geografio ==
La komunumo Uebeschi situas en la [[Svisaj Antaŭalpoj]] en la [[Berna Oberlando]] norde de la montoĉeno de [[Stockhorn]], proksimume 8 kilometrojn okcidente de la urbo [[Thun]]. En oriento de la komunumo troviĝas la Lago de Uebeschi, kiu kvankam ĝi portas la nomon de la komunumo grandparte situas sur la teritorio de la najbara komunumo Hofen. En sudo de la komunumo troviĝas alia marĉa lageto, nomita Aegelsee. La komunumo konsistas el la ĉefa vilaĝo Uebeschi kaj pluraj malgrandaj setlejoj, nome [[Weiersbüel]] (sur alteco de 636 m [[s.m.]] en nordoriento de Uebeschi), [[Aegelsee]] (sur alteco de 735 m [[s.m.]] en sudo ĉe la bordo de la samnoma lageto), [[Honegg]] (sur alteco de 718 m [[s.m.]] en okcidento de la komunumo), kaj [[Bächlimatt]] (sur alteco de 665 m [[s.m.]] en nordokcidento de la komunumo).<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=608893&y=176541# Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
Linio 26:
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Uebeschi limas en nordoriento al [[Thierachern]], en oriento al [[Amsoldingen]], en sudoriento al [[Höfen ĉe Thun]], en sudokcidento al [[Pohlern]], en okcidento al [[Blumenstein]], kaj en nordokcidento al [[Forst-Längenbühl]].
 
== Trafiko ==
Uebeschi situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas de Blumenstein kaj de Amsoldingen pere de la flanka vojo n-ro 1135. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A6]] situas proksimume 8 kilometrojn okcidente en sudo de Thun. Per la buslinio n-ro 50 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de [[Blumenstein]] al [[Thun]] la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
 
== Jakoba Vojo ==
En Uebeschi situas vojdisbranĉiĝo de la [[Jakoba Vojo]] al [[Santiago de Compostela]].
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Uebeschi datiĝas el la jaro [[1223]] kiel ''Ibisshe''.<ref>Fonto: [http://www.uebeschi.ch/index.php?page=378 Teksto pri la historio de Uebeschi en la retejo de la komunumo]</ref> Dum [[mezepoko]] Uebeschi apartenis al la Senjorujo Strättligen. En la jaro [[1447]] la Nudpiedula Monhaĥejo Berno akiris la rajtojn pri Uebeschi. Ĝi formis el Uebeschi kaj Pohlern en al jaro [[1459]] la Senjorujon Pohlern. Post la [[reformacio]] en la jaro [[1528]] Berno malfondis la tribunalon de Pohlern kaj ĝin submetis al la malalta tribunaldo de Amsoldingen en la Voktejo Thun.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D542.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Uebeschi'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2011-10-03)]</ref> Ĝis la [[Helveta Revolucio]] Uebeschi apartenis al la Voktejo Thun. Dum la tempo de la [[Helveta Respubliko]] de [[1978]] ĝis [[1803]] ĝi estis parto de la tiama distrikto Oberseftigen. Post la fino de la Helveta Respubliko ĝi estis atribuita al la [[distrikto Thun]], kiu en la jaro [[2010]] estis integrita al la nova [[administra distrikto Thun|administra distrikto samnoma]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8456.php ''Peter Küffer'': ''Thun (voktejo, oficdistrikto)'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2012-03-06)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.uebeschi.ch Oficiala retejo de la komunumo Uebeschi]
{{komunejokat}}
{{Komunejokat}}
 
<!---
 
== Bildoj ==
<gallery>
</gallery>
---><br />
{{Navigilo:Komunumoj de la administra distrikto Thun}}
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Thun}}