Reinach AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto komunumo en Svislando
|nomo=Reinach
|blazono=[[Dosiero:Reinach-blason.png|thumbeta|120px|center|Blazono de Reinach]]
|bildo=[[Dosiero:Gemeindehaus Reinach.jpg|thumbeta|285px|center|<small>Komunuma domo de Reinach</small>]]
|kantono=Argovio
|distrikto=[[Kulm (distrikto)|Kulm]]
Linio 11:
|poŝtkodo=5734
|kodo=4141
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Reinach AG 2007.png|thumbeta|285px|center|<small>Mapo de Reinach</small>]]
}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Reinach''' (en la [[alemana lingvo]] '''Riinech''') estas komunumo en la [[distrikto Kulm]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 7875 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
Reinach etendiĝas en la valo de la rivero [[Wyna]] inter du montetĉenoj de la [[Svisa Mezlando]], nome ''Homberg'' kun alteco de 788 m [[s.m.]] en nordoriento kaj ''Ischlag'' kun alteco de 651 m [[s.m.]] en oriento. La komunumon kunkreskis kun siaj najbaraj komunumoj [[Beinwil ĉe la lago]], [[Burg AG|Burg]], [[Menziken]] kaj [[Pfeffikon]] al kompakta [[aglomeraĵo]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo limas en nordo al [[Leimbach AG]] kaj [[Zetzwil]], en nordoriento al [[Birrwil]], en oriento al [[Beinwil ĉe la lago]], en sudo al [[Menziken]], en sudokcidento al [[Pfeffikon]], kaj en okcidento al [[Gontenschwil]].
 
== Trafiko ==
Reinach estas servata de la mallarĝŝpura fervojkompanio [[Wynentalbahn|Wynentalbahn (WSB)]] de [[Araŭo]] al [[Menziken]]. La komunumo disponas pri la du haltejoj ''Reinach-Mitte'' kaj ''Reinach-Nord''. Krome ekzistas [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinio]] al [[Beromünster]].
 
== Vidindaĵoj ==
[[Dosiero:Reinach (Argovio) preghejo 195.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|150px|<small>Reformita preĝejo</small>]]
[[Dosiero:Reinach muezo Schneggli 180.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|150px|<small>Muzeo Schneggli</small>]]
Sur la monteto ''Kapf'' proksime ĉe la limo al Beinwil ĉe la lago situas la reformita preĝejo, kiu estis konstruita en la jaro [[1529]] kiel unua dekomence protestanta kirko en Svislando.
 
Linio 35:
Aliflanke de la kantona vojo iom pli sude troviĝas la ''Malgranda Schneggen'', en kiu troviĝis muelejo konstruita en la jaro [[1688]]. Post bruliĝo en la jaro [[1999]] la domo estis rekonstruita, kaj hodiaŭ en ĝi troviĝas la ''Muzeo Schneggli''.
 
== Historio ==
[[Dosiero:Reinach domo zum Schneggen 184.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|150px|<small>Domo zum Schneggen, iama sidejo de la subvokto</small>]]
La unua dokumenta mencio de Reinach datiĝas el la jaro [[1036]] kiel ''Rinacha''.
 
En [[mezepoko]] en Reinach regis la [[Grafoj de Lencburgo]] kaj ek de [[1173]] la [[Grafoj de Kiburgo]]. En la [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion, kaj ek de tiam Reinach estis servuto de la urbo [[Berno]]. Fine de la [[16-a jarcento]] Reinach ricevis la [[merkatorajto|merkatorajton]]. Reinach tiam estis dum preskaŭ 3 jarcentoj la sidejo de subvoktejo de la [[vokto|voktejo]] [[Lencburgo]] de la tiel nomita berna Argovio. En [[1798]] la sinjoroj de [[Berno]] estis dum la [[Helveta Revolucio]] kun helpo de francaj trupoj elpelitaj el Reinach, kaj ek de tiam Reinach apartenas al la [[distrikto Kulm]] de [[Kantono Argovio]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* Aliaj lokoj kun la nomo [[Reinach]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.reinach.ch Oficiala retejo de la komunumo Reinach]
{{HLS|D1726}}
{{Projektoj}}
{{projekto|commons=Category:Reinach AG|markilo=Reinach}}
<br />
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Kulm}}