Raŝid Behbudov: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 11 monatoj
sen resumo de redaktoj
 
{{Informkesto homo}}
 
'''Raŝid BEHBUDOV''' (naskiĝis la {{daton|14|decembro|1915}} en [[Tbiliso|TflisoTifliso]], [[Tiflisa gubernio]], [[Rusia Imperio]], mortis la [[9-an de junio]] [[1989]] en [[Bakuo]], [[Azerbajĝano]]), eble la plej fama [[kantisto]] pri la popola [[Azerbajĝano|azerbajĝana]] muziko, per la gloro, kiun li haviĝis tra la mondo li konigis ĝin en multaj eksteraj landoj. Lia kantaj ĉefverkoj sterniĝas de fieraj himnoj dediĉitaj al beleco de lia patrujo ĝis teneraj amkonfesoj. Li estis rimarkinda pro ne nur liaj tute propraj kantaj artifikoj, virtuozo, varmo kaj esprimivo sed unuavice elstare riĉa voĉo.
 
Raŝid Behbudov furoris en [[1945]] en la filmo ''"Arŝin Mal Alan"'' (la ŝtofo-kolportisto), historio pri riĉa negocisto, kiu maskovestis sin kiel kolportisto por povi eniri en la enajn kortojn de azerbajĝanaj domoj kaj tiel, vidi la junajn virinojn kaj elekti unu. Li estis unue elektita por ludi rolon de servisto de tiu ĉefrolulo, sed hazarde la reĝisoro aŭdis lin kanti unu el la arioj kantotaj de tiu, kaj tiel impresiĝis, ke li decidis doni la ĉefrolon al li. La filmo fariĝis populara sukceso kaj BEHBUDOV fama. De tiam li migradis nelacigeble vicigante koncertojn kaj en sia lando, la tiam soveta respubliko de Azerbajĝano, kaj tra la mondo, ĉar kvankam la rajto vojaĝi eksteren de la sovetaj landlimoj estis tiam ege limigita, esceptoj faratis por li.