Signolingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
komunika perturbo dum signumado
Signolingvoj estas lingvoj
Linio 3:
'''Signolingvo''' aŭ <ref>Por diskuto pri preferindo de la vortoj aŭ ''signolingvo'' aŭ ''gestlingvo'' vidu la diskutpaĝon de tiu-ĉi artikolo.</ref> '''gestlingvo''' estas lingvo kiu uzas la manojn kaj mienojn por komuniki, anstataŭ sonojn. Ili diversajn manajn formojn, orientiĝojn kaj movojn, ne nur de la manoj sed ankaŭ de la brakoj kaj korpo, en kombino kun buŝaj formoj kaj vizaĝaj ŝanĝoj por permesi al la uzanto esprimiĝi. Signolingvoj evoluas kutime inter surduloj, sed ilin uzas ankaŭ interpretistoj, kaj la amikoj kaj familioj de surduloj, ne nur [[surdulo]]j mem.
 
Ĝi estas unu el la plej evolviĝitaj videblaj kodoj. Lingvistoj rekonis en la 1960aj jaroj, ke ankaŭ signolingvoj estas lingvoj. Signolingvo havas ankaŭ ĝian fonologion, gramatikon kaj vortostokon. Lerni signolingvon estas same malfacila, kial lerni parollingvon. Uzado helpas plibonigi ankaŭ tempon por reago kaj periferian vidon.<ref>http://www.infobeteg.hu/Hirek/A-jelnyelven-beszelok-periferias-latasa-es-reakcioideje-is-jobb</ref>
 
Oni ofte havas miskoncepcon, ke estas unu internacia signolingvo. Ĉiu lando havas ĝian signolingvon el historiaj kialoj, ekzemple fondo de lernejoj por surduloj en diferencaj tempoj, enkondukado nur iujn signojn anstataŭ unu ellaborita lingvo, [[Majlanda kongreso]], kiu malpermesis signumadon. Kutime eĉ en unu lando havas la lokala signolingvo dialektojn laŭ lernejoj de surduloj. Lernantoj povas rekoni similecon inter iuj signoj de diversaj signolingvoj, kaj lingvistoj povas klarigi kontakton ekzemple inter Hungara, Austria kaj Germana signolingvo. Ili povas ankaŭ malkovri familiojn de signolingvoj. Estas du internaciaj signolingvoj. La [[Internacia signolingvo]] estis iniciata de komitato, kiu elektis oftajn signojn el diversaj signolingvoj. Alia estas la [[Amerika signolingvo]] (ASL), kiu estas signolingvo de Usono kaj Kanado.
 
Laŭ alia miskoncepto estas signolingvoj pli malrapida, ol parollingoj, ĉar manaj movoj estas malrapidaj. Sed tiuj lingvoj eldiras pli multan informon samtempe, do ili rare estas pli malrapidaj, eĉ foje pli rapidaj. Ĝenerale oni devas strebi al evidenta formado de signoj. En tiu gravas ne nur movo de manoj, sed ankaŭ pozicio kaj mimiko.
 
Estas kutimo, ke signumantoj formas parollingvajn vortojn per ilia buŝo. Tiun faras kaj surduloj kaj aŭdantoj. Oni devas fari tiun pli malrapide ol parolo, adaptiĝante al tempo de signoj. Oni devas ne troartikuli, kaj ĝi devas esti nur akompana. Ne ĉiu sekvas tiun kutimon. Estas tiuj, kiuj ne konsentas, ĉar tiu miksas du lingvojn. Kutime la vortordo de du lingvoj ne estas sama, do oni uzas unu lingvon kontraŭ ĝiaj reguloj. Estas tiuj, kiuj ne povas fari tiun, ĉar ilia paroleraro distordas ankaŭ mundimaĝon. Denaske mutaj uloj ne havas paroleksperton. Aŭtismuloj ofte ne povas uzi la du komuniketodon samtempe. Ankaŭ surduloj mem ne ĉiam sekvas la kutimon. Kaj estas iuj, kiuj ne povas intelegi signumadon sen mundbildoj.
 
Laŭ iuj teorioj unuaj lingvoj estis signolingvoj; sed ili ne klarigas, kiel la homo komencis paroli.
==Signolingvoj estas lingvoj==
Signolingvoj estas lingvoj same al parollingvoj:
* Ili estas same kompleksaj
* Ili havas vivanta komunumon
* Ili havas dialaktojn kaj slangon
* Parolantoj havas saman verbalan repertoaron kiel homoj uzantaj parollingvojn
* Ili povas plenumi taskojn de lingvoj, estas uzeblaj por komunikado, gajni scion, kaj iĝi identecon
* Ili ŝanĝas
* Ili estas spontane uzantitaj<ref name="Bodnár Noémi diplomamunkája">[http://mnytud.arts.klte.hu/szleng/szakdolg/bodnar_noemi.pdf Bodnár Noémi diplomamunkája]</ref>
== Diverseco de signolingvoj ==
Oni parolas pri signolingvoj kaj ne nur signolingvo, ĉar ĉiu [[lando]], fojfoje ankaŭ [[regiono]]j, havas propran signolingvon. Entute estas nuntempe 114 signolingvoj en la [[mondo]]. Signolingvoj en apudaj landoj estas ofte tute malsimilaj, eĉ kiam tiuj landoj havas komunan parolan lingvon; la signolingvoj en [[Brita signolingvo|Britio]] kaj [[irlanda signolingvo|Irlando]] estas unu ekzemplo. Male, [[finna signolingvo]] originis el la [[sveda signolingvo]], kvankam la [[finna]] ne rilatas al la [[sveda]]. Pro tio finnaj surduloj pli bone komprenas [[svedoj|svedajn]] surdulojn ol parolantaj [[finnoj]] komprenas parolantajn svedojn.