Falun Gong: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Titoloj Historio, Polemiko kaj Shen Yun
Linio 2:
'''Falun Gong''' (en la [[ĉina skribo|ĉina]] 法轮功, en [[Hanyu Pinyin|pinjina skribo]] Fǎlún Gōng, ankaŭ konata sub la nomo '''Falun Dafa''') estas nova [[Spiritualismo|spirita]] movado el [[Ĉinio]] en kiu oni praktikas kutime kvin ekzercojn surbaze de tradicioj de [[ĉigongo]]<ref>(en) Penny, Benjamin, "''The Falun Gong, Buddhism and 'Buddhist qigong''", Asian Studies Review (marto 2005) Vol 29, paĝoj 35-46.</ref> kaj [[Tajĝiĉuano|tajĝiĉŭano]], mallongita kiel tajĝio. Tajĝio ([[Ĉina lingvo|ĉine]] 太極) estas nomo por la plej alta principo en la [[ĉina filozofio]]; ĝi estas uzata precipe en la [[taoismo]] kaj la [[konfuceismo]]. En la taoismo ĝi estas la esprimo por la poluseco de [[jino kaj jango]].
 
Ĝia fondinto estas [[Li Hongzhi]], nun loĝanta en [[Usono]]. Li publikigis en [[1994]] la libron ''Zhuan Falun,'' la bazan verkon de Falun Gong..
 
== Historio ==
Falun Gong prezentiĝis unue en [[1992]] en [[Ĉina Popola Respubliko]], kie praktikis ĝin 70 ĝis 100 milionoj da homoj<ref name=":0">(en) Jia Tolentino, "''[https://www.newyorker.com/culture/culture-desk/stepping-into-the-uncanny-unsettling-world-of-shen-yun Stepping Into the Uncanny, Unsettling World of Shen Yun]''", The New Yorker, la 19-an de marto 2019, ISSN 0028-792X. </ref>, inter alie altranguloj de [[Komunista Partio de Ĉinio]]. En la mezo de la 1990-aj jaroj estis jam 2 mil praktikejoj sole en Pekino<ref name=":0" />. Nuntempe ĝi estus praktikata en pli ol 80 landoj de la mondo<ref>(en) "''[http://en.minghui.org/emh/articles/2004/9/1/52070.html Answers to Commonly Asked Questions about Falun Gong]''", Falun Dafa, la 1-an de septembro 2004, alirite la 26-an de decembro 2019.</ref><ref>(en) David Ownby, "''[http://books.google.co.uk/books?id=Bwqkwx4SWS0C&printsec=frontcover&dq=ownby+falun&client=firefox-a&cd=1#v=onepage&q=&f=false Falun Gong and the Future of China]''" (Falung Gong kaj la estonteco de Ĉinio), Oxford University Press, 2008. <nowiki>ISBN 978-0-19-532905-6</nowiki>.</ref>.
 
En 1999, post paca manifestacio de 10 000 praktikantoj de Falun Gong en parko antaŭ la sidejo de la centra ĉina registaro petante juran agnoskon kaj liberecon de ŝtata enmiksiĝo, la Komunista Partio de Ĉinio decidis ke homoj ne plu povas praktiki Falun Gong, ĉar "kontraŭleĝa sekto"<ref>(en) "''[http://english.people.com.cn/special/fagong/1999072200A101.html China Bans Falun Gong]''", People's Daily Online, la 22-an de julio 1999.</ref>. Timigita de la ebleco, ke granda parto de la populacio fariĝas pli lojala al Falung Gongo ol al la Komunista Partio, la registaro malpermesis kaj ĉigongo-grupojn kaj la vendadon de Falun Gong-eldonaĵoj<ref name=":0" />. La ĉina registaro asertis, ke Falun Gong disvastigas superstiĉojn, dum aliaj sugestas, ke la populareco de Falun Gong defias la regadon de la Ĉina Komunista Partio<ref>(en) Julia Ching, "''The Falun Gong: Religious and Political Implications''", American Asian Review, Vol. 19, n-ro 4, Vintro 2001, p. 12</ref>.
 
== Polemiko ==
Falun Gong fariĝis konata en la [[Okcidenta civilizo|okcidenta mondo]] nelaste pro la malpermeso en Ĉinio, la 20-an de julio [[1999]], kaj la sekva [[reprezalio|persekutado]] de ĝiaj anoj. Multaj homoj kaj organizaĵoj ekstere de Ĉinio alvokis la ĉinan registaron ĉesi enprizonigi kaj mortigi homojn de Falun Gong<ref>(en) [https://www.amnesty.org/en/library/info/ASA17/011/2000/en The crackdown on Falun Gong and other so-called ''heretical organizations''], A[[Amnestio Internacia|mnestio Internacia]], la 23-an de marto 2000</ref>. Ĝi estigis polemikon tutmonde pri la politiko de la ĉina registaro rilate al [[religia libereco]] kaj [[homaj rajtoj]]<ref>(en) Vidu p. 214, "La movado" - Falung gong "kondukis al la plej grandaj publikaj manifestacioj en Ĉinio ekde la manifestacioj antaŭ la Placo Tian an Men por demokratio en 1989. La 25-an de aprilo 1999, ĉirkaŭ 10 000 ĝis 30 000 [[Adepto|adeptoj]] de falung gong kunvenis antaŭ ''Zhongnanhai'', konstruaĵo de la [[Komunista Partio de Ĉinio]], kaj partoprenis silentan proteston kontraŭ ŝtata subpremo de iliaj agadoj".
 
Danny Shecht, "''[https://books.google.be/books?id=v20J18hL1MAC&redir_esc=y Falun Gong's Challenge to China: Spiritual Practice Or 'evil cult'?]''" (La defio de Falun Gong al Ĉinio: spirita praktiko aŭ 'malbona [[sekto]]'?), Akashic Books, 2001 [ 2012-12 -20 ], ISBN 978-1-888451-27-6.</ref><ref>(ĉina) [https://www.rfa.org/mandarin/yataibaodao/30329-20000414.html 中国官方杂志批评镇压法轮功] (Ĉina oficiala revuo kritikas misuzon pri Falun Gong), Radio Free Asia, la 14-an de aprilo 2000, alirite la 28-an de decembro 2019.</ref>.
 
== Shen Yun ==
Ĝia fondinto estas [[Li Hongzhi]], nun loĝanta en [[Usono]]. Li publikigis en [[1994]] la libron ''Zhuan Falun,'' la bazan verkon de Falun Gong..
 
La danca trupo [[Shen Yun]] (Ritmo de la Dia spirito) ankaŭ estus aliĝinta al Falun Gong. Ĝi prezentas centon da spektakloj tra la tuta mondo kiuj esence estas religia-politika propagando kaj kiuj similas pli al [[baleto]] kun [[Akrobataĵo|akrobataĵoj]] ol al prezentoj de tradiciaj ĉinaj dancoj (dancoj de la liono aŭ de la dranko ekzemple) sur kiuj ili baziĝus laŭ Shen Yun<ref name=":0" />.