Mizuno Tadakuni: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
formatigo de titoloj, +Informkesto, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[dosieroDosiero:Mizuno Tadakuni.jpg|eta|]]
'''Mizuno Tadakuni''' (naskiĝis la 19-an de julio 1794, mortis la 12-an de marto 1851) estis [[daimio]] dum la malfrua [[epoko de Edo|Edo-periodo]] de [[Japanio]], kiu pli poste agadis kiel ĉefa maljuna konsilisto en servo al la Ŝoguna reĝimo de Tokugawa. Li estas rememorigita kiel establinto de la [[Tenpo-reformoj]].
 
== Biografio ==
Mizuno Tadakuni estis la dua filo de [[Mizuno Tadaaki]], daimio de [[Karacu-domo]]. Post kiam lia pli maljuna frato mortis fruaĝe, Tadakuni iĝis posteulo en 1805 kaj estis prezentita al ŝoguno [[Tokugava Ienari]] kaj estonta ŝoguno [[Tokugava Iejoŝi]] en formala aŭdienco en 1807. En 1812, pro retiriĝo de lia patro, li iĝis gvidanto de la [[Mizuno-klano]] kaj damimio de Karacu. Li ekis servadon de ŝoguna reĝimo Tokugava kiel ''Sōshaban'' (Majstro de la ceremonioj) ĉe la [[Edo-kastelo]] en 1816. Do, rimarkante la kreskantajn problemojn pri la [[Deĵima|eksterlandana komerca haveno]] de [[Nagasaki]], en 1817, Tadakuni petis sian transigon de la Karacu-domo al la pli malgranda Hamamacu-domo en Provinco Tōtōmi. Kvankam ambaŭ domoj havis oficiale la enspezon de 70.000 ''[[koku]]''oj, Karatsu-domo havis fakte 253.000 ''koku''oj male al nura 153.000 ''koku''oj de Hamamatsu. Kiel sekvo, lia translokiĝo kaŭzis malbonfaron kaj malplaĉon al liaj maljunaj servantoj, rezultante en ''[[seppuku]]'' de la maljuna konsilanto, sed Tadakuni ne ŝanceliĝis. La saman jaron, li ricevis la postenon ''[[Jisha-bugyō]]'' (Komissito de Sanktejoj kaj Temploj) en la ŝoguna registaro.
 
En 1825, Tadakuni recevis la postenon de ''[[Osaka jōdai]]'' (kapitano de la kastelo Osaka), la sekvan jaron (1826), li iĝis [[Kjoto Ŝoŝidai]], oficiala reprezentanto de la ŝoguna reĝimo al la kortego en [[Kyoto]]. Lia kortega titolo estis ŝanĝita de ''Izumi-no-kami'' al ''Echizen-no-kami''. En 1828, Tadakuni iĝis ''Rōju'' (gvidanta pozicio en la ŝoguna registaro). Li iĝis el simpla ''Rōjū'' al maljuna ''Rōjū'' en 1839.
 
Kiel ''Rōjū'', Mizuno Tadakuni havis gravan politikan potencon kaj klopodis trapaŝi la financajn kaj sociajn kontrolojn de la ŝoguna reĝimo, ellasante multajn „luksajn leĝojn” post la Granda Tempo-Malsatego de 1832-36. Tiuj leĝoj estis konataj kiel [[Tenpo-reformoj]]. The reformo celis stabilizi la ekonomion per realveno al modereco, simpleco, kaj disciplino, kio estis karakteriza ekde la frua Edo-periodo per malpermeso de multaj amuzaĵoj kaj paradigo de la riĉeco.
 
La ĝenerala malpopulareco de la reformoj kondukis al perdo de influo, reputacio de Tadakuni. Por kompliki la situacion, la en majo de 1844, la [[Edo-kastelo]] brulis ĝisgrunde. La 22-an de februaro, 1845, li estis forigita el sia registara pozicio kaj la 2-an de septembro 1845, li estis ekzilita al Jamagata-domo en [[Provinco Deva]], kie li restis en ekzilo ĝis lia morto en 1851. Li mortis la 12-an de marto 1851, kvin tagojn antaŭ ol atingintus lin vortoj pri mal-ekziligo. Lin posteulis lia filo [[Mizuno Tadakijo]], kiu estis same grava persono en la Tokugawa-regado.
 
Mizuno Tadakuni geedziĝis kun filino de [[Sakai Tadajuki]], ''[[wakadoshiyori]]'' (juna maljunulo) kaj daimio de la [[Obama-domo]].
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Japanio]]
[[Kategorio:Japanaj nobeloj]]