Esperanto-Asocio de GDR: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 6:
 
== Laborgrupo por esploro de la historio de GDREA ==
 
Aro da membroj de [[Esperanto-Ligo Berlin]] antaŭ 1990 apartenis al la Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR (GDREA). Kelkaj historie interesitaj esperantistoj la unuan de marto 1997 kunvenis en la sidejo de Kulturring Berlin e.V. (Giselastraße, Berlin-Lichtenberg), fakte parto de la ŝanĝiĝinta sed ja pluekzistanta Kulturligo. Ili fondis la [[Laborgrupo por esploro de la historio de GDREA|Laborgrupon por esploro de la historio de GDREA]] (Arbeitsgruppe Geschichte von GDREA, AGG). Tiu ĉi grupo ĝis aŭtuno de 2003 okazigis 10 kunvenojn, kiuj traktis diversajn aspektojn de la historio de GDREA. Dum la kunvenoj oni prezentis analizojn, skizojn, vidbendojn kaj multkomunikilajn kompaktdiskojn, rilatantajn al la historio de GDREA aŭ al la vivo de iamaj aktivuloj. Aperis 13 informbroŝuroj kun historiaj materialoj („AGG-Rundbrief“) kun entute 290 paĝoj. Rekte aŭ nerekte la laborgrupo iniciatis resp. realigis la aperon de multaj studoj, kiuj entute sumiĝas je ĉirkaŭ 3300 paĝoj.
 
Linio 14 ⟶ 13:
Berlino ludis tre gravan rolon por GDREA.
* La sidejo de la ĉefa oficejo de Kulturligo estis en Berlin (Otto-Nuschke-Str. 1). La oficejo de GDREA pro tio same estis en Berlin: 1965-1986 en Charlottenstr. 60, [[Berlin-Mitte]] (3 ĉambroj); de 1987 - 1989 en Friedrichstr. 120, Berlin-Mitte, (8 ĉambroj). Post la falo de la muro kaj la antaŭvideblaj drastaj poltikaj ŝanĝoj necesis serĉi pli modestajn ejojn. Inter 1990 kaj pentekosto 1991 (unuiĝo de GDREA kun Germana Esperanto-Asocio), la oficejo de GDREA migris de Friedrichstr. 120 unue al Otto-Nuschke-Str. 1 (unu ĉambro), poste al Johannesstr. 2 (unu ĉambro) kaj denove al Otto-Nuschke-Str. 1 (unu ĉambro).
* Estis aparte berlinanoj, kiuj fondis CLE. Poste multaj berlinanoj eniris la ĉefan gvidorganon, fakgrupojn aŭ komisionojn, fariĝis membroj de la Centra Estraro de GDREA kaj agadis en internacia skalo. Tre ofte gravaj aranĝoj kun efiko al la tutrespublika esperantista agado estis realigitaj en Berlino. Tiuj aranĝoj ne estis imageblaj sen la helpo de la berlinaj esperantistoj. Do, la berlinaj esperantistoj tre grave influis la tutan agadon de GDREA.
* La ĉefaj aktivuloj de GDREA el Berlino ankaŭ influis la lokan agadon. Ili aktive partoprenis la vivon de la lokaj grupoj, ofte helpis al distriktaj kaj lokaj aranĝoj, peris internaciajn gastojn por aranĝoj kaj helpis alimaniere.
* Multaj gravaj organizaĵoj kaj institucioj, kun kiuj GDREA kunlaboris, havis sian sidejon en Berlino. Tio validas ekz. por Friedensrat der DDR (Packonsilantaro de GDR, kontaktoj kun [[MEM]], partopreno en internaciaj pacaranĝoj), [[Freie Deutsche Jugend]], FDJ (Libera Germana Junularo, kontaktoj kun TEJO), la filmsinkroniza studio por dokumentaj filmoj (estis sinkronizitaj tri filmoj pri GDR en Esperanto), la Ministerio por Poŝto (eldono de poŝtmarko okaze de la centjariĝo de Esperanto en la jaro 1987), la Unesko-komisiono de GDR (kunlaboro de GDREA aparte lige al UEA, TEJO kaj MEM), la Ministerio por Eksteraj Aferoj (kiu helpis sendi delegitarojn al UK-oj kaj donis monon por la publikigo de informmaterialoj pri GDR (i. a. la libro „Faktoj pri GDR“, kiu en 1969 aperis en 10 000 ekzempleroj), la Gazetara Ĉefoficejo de GDR (licenco por „[[der esperantist]]“ kaj disponigo de la paperkvanto) ktp.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Koresponda Kurso de GDREA]]
* [[Esperanto-Junularo de GDR]]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Iamaj Esperanto-asocioj]]