Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 94:
==== En la makedona lingvo ====
La moderna makedona alfabeto estis oficiale agnoskita {{daton|3|05|1945}}. La makedona alfabeto enhavas 31 literojn, kompare kun la serba alfabeto en ĝi mankas la literoj Ђ kaj Ћ; kaj ĝi aldone enhavas la literojn [[Ѕ| Ѕ ѕ]], [[Ѓ|Ѓ ѓ]] kaj [[Ќ|Ќ ќ]].<ref>[https://web.archive.org/web/20080115112721/http://faq.macedonia.org/language/the.macedonian.language.in.the.balkan.language.environment.html The Macedonian Language in the Balkan Language Environment].</ref> Ѕ estas malnova litero de kirilico, malaperinta el preskaŭ ĉiuj cirilaj alfabetoj, Ѓ kaj Ќ aperis en la verko de [[1903]] “Pri makedonaj aferoj” (''За македонцките работи'') fare de [[Krste Misirkov]] en la formoj Г’ kaj К’,<ref>[[s:mk:За македонцките работи|За македонцките работи]] en la malnova ortografio.</ref> en la unufoje eldonita revuo “Vardar” en 1905 li jam uzis la literojn Ѓ kaj Ќ.<ref>La revuo [[s:mk:Списание „Вардар“|Списание „Вардар“]] en la malnova ortografio.</ref> Krome, estas uzataj la simboloj [[Ѐ|Ѐ, ѐ]] kaj [[Ѝ|Ѝ, ѝ]], sed neniujn specialajn fonemojn ili signifas, servas por distingo de [[homonimo]]j kaj oni ne rigardas ilin kiel apartaj literoj.
==== En la rusa lingvo ====
[[Dosiero:00Russian Alphabet 3.svg|eta|<small>La moderna rusa alfabeto</small>]]
Jam Petro la 1-a dum la enkonduko de la civila fasono forigis multajn superfluajn literojn. La decido ne estis definitive: li mem kaj post li oni jen forigis iun literon, jen revenigis ĝin, jen denove forigis, kaj eĉ enkondukis novajn. Fine okazis la alfabeta reformo de [[1918]], kaj la alfabeto fariĝis preskaŭ nuna, nur la literon [[Ё]] oni oficialigis nur en [[1942]].
 
Post ĉiuj reformoj kompare kun kirilico estis forigitaj la sekvaj literoj:
{| cellpadding=6 style="font-size:larger; text-align:center;" class="Unicode"
|-
| '''Ѣ, ѣ''' || '''І ї''' || '''Ѵ ѵ''' || '''Ѹ ѹ''' || '''Ѡ ѡ''' || '''Ѧ ѧ''' || '''Ѫ ѫ'''
|-
| '''Ѩ ѩ''' || '''Ѭ ѭ''' || '''Ѿ ѿ''' || '''Ѳ ѳ''' || '''Ѕ ѕ''' || '''Ѯ ѯ''' || '''Ѱ ѱ'''
|}
Aperis du novaj literoj [[Э|Э э]] kaj [[Ё|Ё ё]], Э aperis jam antaŭ Petro la 1-a, kaj la literon Ё proponis [[Jekaterina Daŝkova]] en [[1783]] sed ĝi fariĝis oficiale aparta litero nur en 1942,<ref name="ussr_4384">[http://www.libussr.ru/doc_ussr/ussr_4384.htm НАРОДНЫЙ КОМИССАРИАТ ПРОСВЕЩЕНИЯ РСФСР. Приказ от 24 декабря 1942 г. № 1825 «О применении буквы „ё“ в русском правописании»]</ref> kaj ĝis nun uzi la literon Ё ne estas devigite, oni ĉiam ĝin uzas nur en porinfanaj eldonoj kaj en eldonoj por tiuj, kiuj lernas la rusan.<br clear="all"/>
 
== La cirila alfabeto ==