Cirila alfabeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 108:
==== En la ukraina ====
[[Dosiero:Ukrainian alpabets in capital letters.svg|eta|180px|<small>La moderna ukraina alfabeto</small>]]
Laŭ influo de la ruso post la enkonduko de la civila fasono ankaŭ el la ukraina skribo malaperis la superfluaj literoj, [[Ѵ|Ѵ ѵ]], [[Ѡ|Ѡ ѡ]], [[Ѿ|Ѿ ѿ]], [[Ѕ|Ѕ ѕ]] [[Ѯ|Ѯ ѯ]], [[Ѱ|Ѱ ѱ]]. En la 19-a jarcento ekzistas provoj fari la ortografion laŭ fonema principo, laŭ ekzemplo de la reformo fare de Karadžić en la serba lingvo. Al tio en la rusia parto de Ukrainio malhelpas limigoj de uzado de la ukraina, precipe, la ukazo, subskribita en [[1876]] fare de [[Aleksandro la 2-a (Rusio)|Aleksandro la 2-a]] en la germana urbo [[Bad Ems]], malpermesis importadon de ukraine skribita literaturo kaj tre limigis la eldonadon, interalie devigis uzi nur rusan alfabeton.<ref>[[s:ru: Эмский указ|Эмский указ]], la teksto de la ukazo (ruse).</ref> En la aŭstria parto estis propono ŝanĝi alfabeton al la latina, kaj konservativaj subtenantoj de la cirila alfabeto volis neniun reformon de tiu, sed la skribo iom post iom evoluis. La ukazo de 1876 estis nuligita en [[1905]]. Jam ekzistis la moderna alfabeto, kion oni povas rimarki en la “Vortaro de ukraina lingvo” de [[1907]]–[[1909]] fare de [[Boris Hrinĉenko]]. En [[1933]] oni forigis la literon [[Ґ|Ґ ґ]], sed en [[1990]] ĝi revenis en sian lokon.
 
Kompare kun la rusa alfabeto en la ukraina mankas la literoj Ё ё, [[Ъ|Ъ ъ]], [[Ы|Ы ы]], [[Э|Э э]] kaj anstataŭ ĉeestas Ґ ґ, [[Є|Є є]], [[І|І і]] и [[Ї|Ї ї]], do la kvanto da literoj estas sama. En la ukraina skribo oni uzas ankaŭ [[apostrofo]]n.<br clear="all"/>